Vojaĝo al estonteco

Hameln

La partoprenantoj kun la fantomo de la Süntel-monto antaŭ la Süntel-fago (speciala speco kun kurbiĝintaj branĉoj, kiu kreskas nur ĉi tie)

“Ĉu vi parolas la klingonan?” (“tlhIngan Hol Dajatlh’a’?”), estis demandita Martin Netter de la Filmwelt-Center en Bakede. Bedaŭrinde (ankoraŭ) ne, sed li povis prezenti al ni kelkajn ekspoziciaĵojn kun klingonaj literoj el sia kolekto – la plej granda privata kolekto de eksponaĵoj pri Star Trek (Stela Vojaĝo).

Demandita li estis ne en la klingona, kiu estis speciale inventita de Marc Okrand por Star Trek, sed en Esperanto, kiu pli aĝas ol la klingona. Grandan sukceson Esperanto ĵus atingis ĉe Duolingo: jam pli ol 170 mil homoj dum duona jaro aliĝis al la kurso por parolantoj de la angla. Kaj nun estas preparata Esperanto-kurso por hispanparolantoj, same kiel kurso de la klingona por la anglaparolantoj.

Jam la 12an fojon la Esperanto-grupo Hameln invitis al Rata Rendevuo en iun urbon de la subdistrikto Hameln-Pyrmont aŭ najbaran urbon, sed Bad Münder unuafoje estis la celo. Ĉi tie la 18an de oktobro kunvenis Esperanto-amikoj ne nur el la najbaraj Esperanto-grupoj en Detmold kaj Bielefeld, sed ankaŭ esperantistoj el Subvisurgo, Göttingen, Hamburgo, kaj eĉ el Nurenbergo.

Post salutado en la glaciaĵkafejo “Fantomo de la Süntel-monto” la vizitantoj estis ĉiĉeronitaj tra la pitoreska urbocentro kaj la kuracparko. Amuzaj anekdotoj pri salboligistoj, amantaj paroj, vitroartaĵoj, ktp. revivigis al ni la pasintecon. Manĝante picojn kaj pastaĵojn, la partoprenantoj ankaŭ iom retrorigardis al la ne tiom fora pasinteco kaj laŭdis la 92an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu okazis dum ĉi-jara Pentekosto en Hameln. Kaj ankaŭ pri la 100a Universala Kongreso en Lillo ni interŝanĝis bonegajn spertojn.

Hameln

Heinz W. Sprick sur la seĝo de kapitano Kirk

Poste ni veturis al la “estonteco”, al Bakede al kapitano Kirk. La luksaj uniformoj kaj aliaj unikaĵoj el la kolektaĵo memorigis multajn el ni pri la televidaj serioj kaj la filmoj. Ĉe kafo kaj kuko en korta kafejo ni ankaŭ planis aktivaĵojn por la venonta jaro, ekzemple, la partoprenon en la Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno aŭ en la Universala Kongreso en Nitra. Per “Ĝis revido en Munkeno aŭ ie ajn en Esperantujo” ni adiaŭis post la interesa kaj travivaĵplena tago.

Heinz Wilhelm Sprick

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/11/germanio

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi