Historio de BEToj: BET-9 en Vilno (1967)

BET-9

Unu el la grupfotoj de BET-9 (musklaku por pligrandigi ĝin)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) kaj BET-6 (Veisiejai, 1964) nun sekvas prezento de BET-9 kiu okazis la 1–10an de aŭgusto 1967 en Vilno, la ĉefurbo de Litovia SSR. Samtempe en Kaltanėnai (Švenčionys-a distrikto, Litovia SSR) okazis samtitola tendaro, kiu transformiĝis al SEJT-9. La teksto pri BET-9 aperis sen subskribo en la samizdata bulteno Unuiĝo.

Revuo de laboro
de la IX Baltlanda Esperanto-Tendaro
en urbo Vilnius 1-10.8.1967

(legita dum la ferma kunsido la 10an de aŭgusto 1967, redaktita kun konsidero de rimarkoj, faritaj dum ĝi)

La IX BET prezentas grandan eventon en la soveta esperantista movado. Kvankam tradicia laŭ sia titolo kaj vicnumero, ĝi akiris tute novan aspekton kompare kun la estintaj tendaroj, anstataŭ provinco ĝi okazas en la ĉefurbo de Soveta Litovio, anstataŭ tendoj kaj provincaj lernejoj ĝi havas ejon en unu el la plej imponaj kulturpalacoj de la respubliko. Unuan fojon en la historio de la sovetlandaj Esperanto-tendaroj, eĉ en la historio de la tuta sovetlanda esperantista movado post la internacia kongreso en Leningrado en 1926 jaro, ni renkontiĝas dum ĝi kun granda nombro de eksterlandaj gesamideanoj. Laŭ nombro de partoprenantoj ĝi estas ankaŭ la plej impona el ĉiuj okazintaj sovetlandaj tendaroj. En ĝi partoprenis 432 personoj: 101 eksterlandanoj kaj 331 sovetianoj, ne enkalkulante kelkdekojn da gastoj, venintaj por kelkaj tagoj, kaj vilnanojn, vizitintajn la tendaron nur epizode.

La tendaron oficiale salutis reprezentantoj de registaraj, sociaj kaj sciencaj organizaĵoj, pri ĝi vaste informis gazetaro kaj radio.

Ni ne dubas, ke la IX BET havos grandan influon por esperantista movado ne nur en Litovio, sed ankaŭ en la tuta Sovetlando.

Ni devas konstati grandan meriton de la prezidanto de la prepara Komisiono Antanas Poška, kiu kun helpo de kelkaj aliaj vilniusaj samideanoj trovis novan, ĝis nun ne praktikitan vojon por inviti eksterlandanojn al nia lando. Tiu vojo estas pli simpla kaj pli malmultekosta ol la ĝisnunaj kaj ĝi faciligos la internaciajn kontaktojn, se ĝi eniros en la konstantan praktikon.Ne al ĉiuj eksterlandaj amikoj ĝi helpis atingi nian tendaron, sed tamen ni povis bonvenigi konsiderindan nombron, nome: 71 el Hungario, 15 el Pollando, 8 el Bulgario, 4 el Jugoslavio, 2 el Germana DR, 1 el Finnlando.

La tendara programo enhavis tradiciajn punktojn pri prelegoj de somera universitato, libera tribuno, organizaj demandoj, sekcia laboro, arta agado, oratora konkurso, kursoj de la lingvo, ekskursoj tra la urbo kaj ekster la urbo.

En la somera universitato estis tralegitaj entute 25 prelegoj, plejparte (16) pri esperantologiaj demandoj. Parto de prelegoj estis destinita por historiaj temoj lige kun la 50-jara jubileo de la Oktobra Revolucio. Precipe ni devas mencii la kolektivan prelegon pri esperantistoj en la revolucia movado. Ni nur bedaŭras, ke la promesitaj kontribuoj de niaj eksterlandaj amikoj laŭ tiu temo ne estis efektivigitaj. Nur malgrandan parton de la universitata programo okupis sciencpopularaj prelegoj. Estis ankaŭ temoj, ne aktualaj por la plejmulto de la aŭskultantoj, ekzemple, tiu pri urbo Kaunas. Similaj temoj devus esti evitotaj en programo de la sekvontaj SU. Aliaj temoj, ekz.emple,. pri vojaĝimpresoj, kvankam interesaj, ne havas sciencan karakteron kaj devus esti prezentataj ne en la kadro de SU.

La libera tribuno kaj la speciale antaŭviditaj kunvenoj por organizaj demandoj ne estis eluzitaj por pritrakto de tiuj ĉi demandoj en tia grado, kian postulas ilia graveco. El la multaj sekcioj, antaŭviditaj en la programo, kunsidojn havis la medicina, pedagoga, tradukista, literatura. Ateisma sekcio ne estis organizita, tamen pri tiu temo okazis kontribuo de k-do K.Valaŝinas en SU. La kaŭzo de nesufiĉa aktiveco en la sekcia laboro kaj pritrakto de esperantista movado estis manko de iniciato de la tendaranoj kaj pasiveco de la elektita estraro de la tendaro. La prepara komisiono ne povis ĉion movigi en deca amplekso parte pro tio, ke kelkaj ĝiaj anoj devis labori en siaj oficejoj. Fortoj de lokaj esperantistoj estis disigitaj per samtempa organizo de alia tendaro en provinco de Litovio.

Partoprenantoj de la sekvontaj tendaroj devus konscii, ke ili ĉiuj estas mastroj, sed ne gastoj, kaj ĉiuj devas labori por sukcesa efektivigo de celoj de la tendaroj. Nur la prepara komisiono, nur la lokaj samideanoj ne povas perfekte gvidi la komplikan mekanismon de la tendaro. En la antaŭaj tendaroj la plej grandan ŝarĝon de la laboro transprenadis de la preparkomisiono la elektita estraro, kaj tio devus esti ĉiama tradicio.

Ni esprimas sinceran dankon por niaj hungaraj amikoj, precipe al la gvidantoj de Esperanto kluboj en Debrecen. L.Toth kaj D.Szilágyi, kiuj organizis ne nur tiel multnombran venon de ĝiaj anoj, sed ankaŭ tre altnivelan artan programon. Ankaŭ ni devas mencii penojn de latvaj, estonaj kaj litovaj gesamideanoj en organizo de naciaj artaj programoj. Bedaŭrinde la antaŭviditaj artaj vesperoj de aliaj nacioj ne okazis. Ni devus strebi al pli alta nivelo de nia arta programo, precipe, kiam ni agas sub okuloj de ĝenerala publiko.

En oratora konkurso laŭ la temo “Problemo de patroj kaj filoj en Esperantujo” partoprenis 12 personoj, inter ili 3 eksterlandanoj. Unu loko estis aljuĝita al s-ino W.Włodarczyk (Varsovio), la dua – al J.Tamoŝiunas (Vilnius), la tria – al J.Ojalo (Tallinn), la kvara – al L.Sobanskij (Šalĉininkai).

Dum la tendaraj tagoj en Respublika Biblioteko funkciis riĉa ekspozicio de Esperanto literaturo. Ĝin vizitis pli ol 1500 personoj. Por ĝia aranĝo multe kaj sindone laboris s-ano J.Petrulis.

Ni esperas, ke la nova tradicio – partopreno de eksterlandaj amikoj – komencita en ĉi tiu tendaro, estos daŭrigota. Ni transdonas la stafeton por aranĝi la X BET al niaj amikoj en Latvio. La baltlandaj Esperanto-tendaroj devas esti komunaj por ĉiuj esperantistoj por ĉiuj aĝoj. Junularaj kaj aliaj specialaj Esperanto-tendaroj devus okazi dum alia tempo, por ne malhelpi viziti la komunajn, ĝeneralajn tendarojn.

Rezolucio
de ĝenerala kunveno de partoprenantoj
en la IX Baltlanda Esperanto-Tendaro

Dum la IX Baltlanda Esperanto-Tendaro – forumo de esperantistoj el baltlandaj sovetaj respublikoj – Litova, Latva kaj Estona kun partopreno de multnombraj gastoj el aliaj sovetaj respublikoj kaj aliaj najbaraj landoj – Bulgario, Germana Demokrata Respubliko, Hungario, Jugoslavio, Pollando, Finnlando, entute 432 personoj, el kiuj 101 alilandanoj – estis organizitaj multaj kulturaj, klarigaj kaj distraj aranĝoj.

Dank’ al gastamo kaj granda laboro de litovaj kamaradoj la partoprenantoj de la tendaro havis eblecon pli proksime konatiĝi kun laborema litova popolo kaj ĝia bela lando. Esperantistoj el diversaj landoj pridiskutis nuntempajn problemojn de Esperanto-movado kaj ilia partopreno en la tutmonda batalo per la paco kaj interpopola amikeco.

La ĝenerala kunveno akre kondamnas la usonan agreson kontraŭ vjetnama popolo kaj la israelan invadon en arabajn landojn.

Ni alvokas ĉiujn esperantistojn de la mondo aktive partopreni en agado de pacbatalantoj kontraŭ agresado kaj por firmigo de paco.

Okaze de la 50-jara datreveno de la Granda Oktobra Socialisma Revolucio ni streĉu niajn fortojn por plua disvastigo de Esperanto kiel grava ilo de internacia solidareco de laborhomoj en la tutmondo.

Ni esprimas koran dankon al la ŝtataj, partiaj kaj sindikataj instancoj de Litovio por helpo al la sukcesa laboro de la tendaro.

Vilnius, la 10an de aŭgusto 1967.

Pri la junulara tendaro

“Komjaunimo Tiesa” (“Vero de Komunista Junularo”, organo de Centra Komitato de Unuiĝo de Lenina Komunista Junularo de Litovio) aperigis en la numero 157 de la 11.8.67 jenan informon sub titolo “Apud la belulino Žejmena”:

En la mirinde bela anguleto de la naturo, kie zonante la brilludantan lagon Žeimena, kantas pinoj kaj komencas siajn kurbojn la serenakva rivero Žejmena, unuan de aŭgusto elkreskis urbeto de tendoj. Ĉi tie inaŭguriĝis la tendaro de partoprenantoj de la naŭa kunflugo de junaj amatoroj de la lingvo Esperanto el la Baltaj respublikoj. Tendumas pli ol 140 reprezentantoj de junularo el la najbaraj Latvio kaj Estonio, el aliaj frataj respublikoj.

La tendaranoj – plejparte studentoj aŭ junaj specialistoj – diskutas pri aktualaj problemoj de agado de komunista junularo, aranĝas renkontiĝojn, koncertojn por kolh^ozanoj. La anoj de la kolĥozo Ĉernjaĥovskij jam ĝuis la koncerton, aranĝitan de la tendaranoj kaj plenumatan en ĉi tiu internacia lingvo. Similaj koncertoj estos aranĝataj en la distrikta centro, en aliaj lokoj.

La tendoj apud la belulino Žejmena staros dek tagojn.

V. Kalvaitis

Unuiĝo, 1967, №9 (septembro)

Fotoj pri BET-9

BET-9

La malfermo de BET-9. En la prezidio: 4a Jonas Dagys, 7a Markas Robinzonas, 8a Boris Tokarev, 11a Antanas Poška (gvidas), 13a Viktor Gruŝko


BET-9
BET-9

Grupo da BETanoj (meze: Bronė Aukštikalnienė) antaŭ la impona BETejo


BET-9
BET-9

Markas Robinzonas, Antanas Poška, Algimantas Vizgirdas, hungara esperantisto, Adomas Vaitilavičius


BET-9
BET-9

Ĉe la enirejo de la BETejo. La 3a de maldekstre Andreo Rogov, plej dekstre Algimantas Vizgirdas.


BET-9
BET-9

Boris Tokarev (Moskvo) prelegas en la Somera Universitato


BET-9
Jefim Zajdman kaj Leonid Borisov venis el la junulara tendaro en Kaltanėnaj por koncerti en BET-9.

Jefim Zajdman kaj Leonid Borisov venis el la junulara tendaro en Kaltanėnaj por koncerti en BET-9.


BET-9.
BET-9

Hungara ensemblo koncertas

La fotoj estas prenitaj el la fotokolekto de la latva esperantisto Aleksandrs Strautmanis (1912-1995). La kolekto estas gardata en la Esperanto-domo en Kaŭno. La fotojn elektis kaj komentis Vytautas Šilas.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/11/bet-17/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi