Radio Havano bezonas vian helpon

RadioMi estis informita ke la stabo de la radiostacio interesiĝas pri la reala aŭdantaro de la Esperanto-elsendoj, ĉar oni planas redukti aŭ forigi programojn kies aŭdantaro malmultas, pro kostaj demandoj. Dum la lasta jaro la kvanto da leteroj kaj speciale retmesaĝoj falis, do, ili sin demandas ĉu la esperantistoj vere interesiĝas.

Nia skipo petas al vi kaj al cxiuj viaj geamikoj, sendi retmesaĝojn al la radiostacio por konfirmi ke vi aŭdas la elsendon kaj interesiĝas pri ĝia plua daŭrigo.

La retadreso al kiu vi devas skribi estas la jena: radiohc@enet.cu

Ni tre aprezos vian kontribuon!

Maritza Gutiérrez
La redaktorino
www.radiohc.cu/eo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi