Fondaĵo Cigno premiis Slovakion kaj malfondiĝis

SKEFEn marto la estraro de Fondaĵo Cigno aljuĝis por la lasta fojo la Premion Cigno. Ĝin oni atribuis al Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) pro ĝia impresa informa agado landskale en 2014.

Fondita en 1995 kiel Subvencio Cigno, ĝi premiis esperantistojn en evolulandoj farintaj gravan kontribuon al la Movado. En 2011 ĝi transformiĝis je Fondaĵo Cigno, celanta premii landan asocion ene de la Eŭropa Unio, kiu plej bone informis la eksteran publikon pri Esperanto en la periodo de unu jaro. En 2012 la premion ricevis Esperanto-Asocio de Britio (EAB), kaj en 2013 estis premiita Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA).

Pro la maljuniĝo de la fondinto kaj ĉefa mecenato de Fondaĵo Cigno kaj pro lia necesa decido redukti la labortempon kaj diverskampan agadon, la Estraro decidis ĉesigi sian agadon.

Al ĉiuj kontribuintoj kaj subtenantoj ni estas elkore dankaj.

Kun bondeziroj pri daŭra sukcesa laboro al ĉiuj en la Esperanto-Movado,
Ayako Kawakita
Prezidanto de Fondaĵo Cigno

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/03/cigno-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi