Nova komisiono kaj novaj skandaloj

Vide el Bruselo

Juncker

Juncker estas sub la lumoj post la impost-skandalo (Foto: Eŭropa Komisiono)

Potenco ĉiam koruptas, se oni longe restas ĉe la pinto. Sed ne pasis eĉ unu monato ekde la enoficiĝo de la nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, kiam tiu alfrontis gravan skandalon. Temas pri interkonsentoj de la Luksemburgia registaro kun grandegaj firmaoj. En la longa listo de tiuj firmaoj estas, interalie, ABN Amro, Amazon, Apple, BNP Paribas, Citigroup, Cargill, Eon, Gazprom, GE Group, McGraw Hill, Ikea, Fed Ex, Timberland, Volkswagen, Vodafone kaj Verizon… La pikanta detalo estas, ke multaj el la dubindaj interkonsentoj estis faritaj dum la longega 18-jara periodo, kiam Juncker estis ĉefministro de Luksemburgio.

Tiom gravaj estas la akuzoj, ke nur post unu semajno Juncker respondis al la informoj, kiuj sekvis la raporton de sendependaj ĵurnalistoj pri 550 “komfort-leteroj” el Luksemburgio. Tiuj impost-decidoj helpis ĉirkaŭ 340 grandajn internaciajn firmaojn minimumigi impostpagojn, kaj per tio prirabis aliajn EU-landojn je ties impost-enspezoj.

“Mi bedaŭras se tiuj laŭleĝaj impostdecidoj kondukis al neimpostado”, – li diris al ĵurnalistoj en Bruselo. “Verŝajne estis certa kvanto de impostevitado en Luksemburgo, same kiel en aliaj EU-landoj. En Eŭropo estas nesufiĉa impost-harmoniigo”, – li diris poste al membroj de la Eŭropa Parlamento.

Kvankam Juncker akceptis esti politike respondeca por la decidoj, li aldonis ke la impost-aŭtoritatoj agas sendepende de la registaro. La nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono ankaŭ neas, ke estas interes-konflikto ĉar li estras la Komisionon, dum tiu enketas la impost-sistemon de Luksemburgio.

Iom insulte por ĉiuj eŭropanoj, kiuj pagas pli altan imposton ol 1-5%, kiujn pagis grandaj firmaoj, Juncker diris, ke estas “komuna praktiko” en 22 membro-ŝtatoj. La nova prezidanto parolas pri leĝo, kiu enkondukus aŭtomatan interŝanĝon de informoj pri impost-decidoj en EU. Sed tiu leĝo devas esti interkonsentita de ĉiuj 28 ŝtatoj por fariĝi EU-leĝo. Kaj oni ja scias, ke Luksemburgio dum jaroj malhelpis la interŝanĝon de informoj pri bankaj havaĵoj.

Kiel kutime, sekvis granda debato en la Eŭropa Parlamento. Juncker solvos la problemojn, laŭ la prezidanto de la centro-dekstruloj en la parlamento Manfred Weber: “Malsukcesis ne EU, sed ties ŝtatoj-membroj mem, kiuj faris neniujn klopodojn harmoniigi siajn kompaniajn impostsistemojn. Ni bezonas travideblecon pri la landaj impost-decidoj kaj ankaŭ harmoniigitajn impostobazojn”, – diris Weber, kiu apartenas al la sama politika grupo kiel Juncker.

Sentis indignon la prezidanto de la maldekstruloj Gianni Pittella: “Impostevitado estas monda fenomeno, kaj estas la plej granda honto, ke ĝi ne estas eĉ kontraŭleĝa. Tial la leĝo devas esti ŝanĝita”. Pittella alvokis al pli klara difino deimpost-paradizoj, al severaj punoj por la deliktuloj kaj al pli klara impostraportado.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/11/bruselo-17/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi