Belartaj Konkursoj de UEA en 2015

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo.

Validas krome la jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj)
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj; proksimuma longo 400×65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2014. Unu premio.

Ĉiujn konkursaĵojn en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni sendu rete al la sekretario, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto, 2015. Nur se reta sendo ne eblas, oni sendu unu paperan ekzempleron al: Belartaj Konkursoj de UEA, sekretario Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio.

Por la Branĉo Infanlibro oni sendu tri ekzemplerojn de la koncerna libro al: Ionel Onet, Libroservo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, kun la indiko “Por Belartaj Konkursoj” kaj unu al la adreso de la sekretario.

Premioj: unua premio € 260, dua premio € 182, tria premio € 104, Nova Talento € 182; Infanlibro de la Jaro € 546.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ rete.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2014, №556

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi