Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton

En la Solena Fermo de la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estis anoncita la decido de Fondaĵo Grabowski asigni premion al la eminenta Esperanta verkistino Marjorie Boulton, kiu en majo festis sian 90an naskiĝdatrevenon.

Fondaĵo Grabowski de UEA estis kreita antaŭ 30 jaroj per donaco de la pola-venezuela esperantisto Adam Goralski por subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro. Ĝia juĝkomisiono konsistas el Ulrich Lins (Germanio), István Ertl (Luksemburgo) kaj Shi Chengtai (Ĉinio).

La premio konsistas el monsumo de 1150 usonaj dolaroj. Marjorie Boulton ricevas ĝin kiel rekonon pro sia tuta vivoverko, kiu inkluzivas multajn pintajn verkojn de la Esperanto-literaturo, kiel ekzemple la poemarojn Kontralte, Eroj kaj aliaj poemoj, Rimleteroj (kun William Auld) kaj Du el (kun Pol Thorsen); la novelaron Okuloj; la dramkolekton Virino ĉe la landlimo; la biografion Zamenhof, aŭtoro de Esperanto; la biografian-literaturan studon Poeto fajrokora: la verkaro de Julio Baghy; kaj la popularan progresigan legolibron Faktoj kaj fantazioj. Marjorie Boulton estas membro de la Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de la Akademio Literatura de Esperanto.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2014, №551

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton1

  1. Mikelo59 diras:

    Korajn gratulojn!!!

Respondi