SES el la vidpunkto de kunorganizanto

La 12-20an de julio okazis la 8a SES (Somera Esperanto-Studado) en la urbo Nitra (Slovakio), kiu post du jaroj gastigos la 101an Universalan Kongreson de Esperanto. Mi jam partoprenis SESon, sed ĉi-foje, estante volontulo ĉe E@I, mi estis parto de la organiza teamo (kvankam mia kontribuo al organizado estis pli modesta ol tiu de multaj organizantoj: mi okupiĝis pri teknika helpo kaj pri la kinejo), kaj tio ebligis al mi vidi la aferon iom malsame.

SES ne estas kutima Esperanto-renkontiĝo: ĝia ĉefa celo estas instrui Esperanton je ĉiuj niveloj, de tutaj komencantoj ĝis altnivelaj parolantoj (A1 ĝis C1, laŭ la eŭropa sistemo). Pro tio ĉeestis ne nur fluaj parolantoj, sed ankaŭ multaj homoj, kiuj apenaŭ sciis ion pri Esperanto. Entute ĉeestis 248 homoj el 28 landoj kaj de ĉiuj aĝoj (ekde 2 ĝis 85 jaroj ĉi-foje).

Matene okazis Esperanto-kursoj, gvidataj de dek Esperanto-instruistoj, inter kiuj estis famuloj kiel Stano Marček, Zlatko Tišljar kaj Bertilo Wennergren. Por spertuloj estis unuafoje organizita kurso pri Esperanta literaturo kaj kulturo gvidata de Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. La kursoj ŝajnas efikaj, ĉar ĉe kelkaj partoprenantoj mi klare rimarkis progreson dum la semajno.

Nitra: Birke Dockhorn instruas

SES estis bona okazo montri al novuloj, ke Esperanto ne estas nur lernado de gramatikaj reguloj kaj teoriaj diskutoj, sed ankaŭ viva lingvo kaj kulturo kaj amuziĝo. Tion bone montris la ĉiuvesperaj koncertoj: ludis jam famaj Esperanto-kantistoj kiel JoMo (kiu tre sukcese dancigis la homojn), Martin kaj la Talpoj kaj Kim, sed kantis ankaŭ Kaŝi el Germanio (kiu unuafoje montris sian talenton en la pasintjara SES) kaj la ĉeĥa bando NOPROBLEM, kiu antaŭnelonge komencis kanti Esperante.

Martin kaj la Talpoj koncertas

En Esperanto eblas okupiĝi ne nur pri Esperanto: por ilustri tion, la organiza teamo strebis prezenti Slovakion, kiun eksterlandanoj ofte apenaŭ konas. Pro tio la duan tagon de SES okazis koncerto de tradicia slovaka muziko, sekvita de vingustumado (ege populara programero). Estis ankaŭ diversaj ekskursoj: en Nitra mem, al Bratislava kaj al la fama kaj bela minurbo Banská Štiavnica.

Dum lingva tago partoprenantoj povis prezenti sian lingvon; kompreneble estis kurseto de la slovaka, sed ankaŭ prezentoj de polaj kantoj, de la franca (kiun mi mem faris), de la korea kaj de pli maloftaj lingvoj, kiel la feroa kaj eĉ Volapuko. Aliaj programeroj estis danckursoj, ukulel-kursoj, aligatorejo, kvizo pri naciaj himnoj, diversaj manlaboroj, kinejo…

Okazis ankaŭ KER-ekzameno, per kiu oni povas ricevi oficialan atestilon agnoskatan de Eŭropo. Partoprenis dek homoj; ĉiuj krom unu sukcesis en la parola parto, kaj pri la skriba parto la rezultoj aperos septembre.

Mi estas tre kontenta pri ĉi tiu semajno, kaj ŝajnas al mi, ke ankaŭ plej multaj partoprenintoj ne bedaŭras sian decidon veni al SES. Mi ŝatis multegajn aferojn: la kursojn, la prelegojn, la koncertojn (ĉefe tiun de JoMo), la diskotekon, kaj kompreneble la homojn — ja la partoprenantoj estas la ĉefaj kreantoj de etoso kaj bonaj spertoj dum SES, kaj memoroj de amikoj estas la plej valoraj. Ankaŭ la loko estis tre bona laŭ mi: Nitra estas bela urbo facile atingebla de Bratislava kaj Vieno, kaj la SESejo estis proksima al la urbocentro kaj havis bonajn ĉambrojn kaj koncertan salonon. Nur la manĝaĵo ne plaĉis al kelkaj homoj, sed mi ne povas memori Esperanto-aranĝon, dum kiu neniu plendis pri manĝaĵo.

Mi volas danki al la organiza teamo, kiu laboregis pri la sukceso de tiu semajno, kaj invitas la legantojn veni al SES en Ruslando (de la 17a ĝis 25a de aŭgusto 2014) aŭ al la venontjara SES, kiu verŝajne okazos en Banská Bystrica, ankaŭ en Slovakio, la 11-19an de julio 2015.

ses

Grupo da partoprenantoj el Slovakio kaj Ĉeĥio

Matthieu Desplantes
E@I-volontulo

Legu ankaŭ:

Katarína Nosková: SES plena je surprizoj (2013)
Katarína Nosková: SES 2012: rekorda kaj perfekta (2012)
Miroslav Hruška: SES: ĉu ankaŭ alikontinente? (2011)

Ĝi estas artikolo el la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/08/ses-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al SES el la vidpunkto de kunorganizanto1

  1. Valdas Banaitis diras:

    Komentoj mankas.
    Post jaro Zlato Tishljar konfesas, ke ls tuta instruado kun apenau unuprocenta reezulto apenau disvastgas Esperanton
    Post plia jaro respondante al la apelo en Libera Folio Kien malaperis la esperantistoj? la plejmultajn lernilojn oni nomas fushaj.
    Respondo mankas.

Respondi