La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn

JosipovićLa 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) Anto Mlinar, sekretariino de KEL Spomenka Štimec, prezidanto de Loka Kongresa Komitato Boris Di Costanzo kaj la prezidanto de Kroatia Esperanto-Junularo Đivo Pulitika.

La interparolo daŭris 30 minutojn. La delegacio prezentis al Ivo Josipović la laboron de eŭropaj esperantistoj kaj transdonis kelkajn informmaterialojn. Ili aparte petis lin subteni la proponon de EEU al Buroo de Eŭropa Parlamento okazigi unu sesion de Euroscola en 2015 en Esperanto.

Ivo Josipović, kiu profesie estas interalie ankaŭ muzikisto-komponisto aparte interesiĝis pri muziko en Esperanto kaj petis ke ni sendu al li informojn pri tio kaj la Esperanto-tradukon de la kroata himno.

Zlatko Tišljar

Ĝi estas artikolo el la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/06/kroatio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn

  1. Kiu konas, kiu trovas wikitrans, kiu estas nur maŝina traduko de la angla (honto!) versio.

    Ĉu la esperantistaro ne kapablas verki propran version en bona lingvaĵo?

  2. Zlatko diras:

    Ekzistas lia biografio en E en WikiTrans, kiun mi transdonis al li. http://epo.wikitrans.net/Ivo_Josipovi%C4%87?src=Ivo+Josipovi%C4%87

  3. La prezidanto eble estus multe pli impresita pri la utilo de Esperanto, se lia biografio troviĝus en Wikipedia.

    En Ido, la biografio ekzistas.

    https://io.wikipedia.org/wiki/Ivo_Josipovi%C4%87

    Ĉe kelkaj de la menciitaj samideanoj de la delegacio mi foje havas la impreson, ke praktika apliko de Esperanto ne plu estas la plej urĝa temo por ili. Sufiĉas rilati al eminentuloj.

  4. Bele! Mi deziras sukceson al la delegacio – kaj ghojas pro tiu simbola akcepto. Amike, F.

Respondi