Managvo. Ni atingas Centran Amerikon post longa vojaĝo el Eŭropo, kaj amika verda flago atendas nin jam en la flughaveno. Grupeto de kvar junaj eŭropanoj – Francesco, Sara, Seb, Veronika – unuafoje konatiĝas ne nur kun Nikaragvo, sed kun ĝiaj loĝantoj, vizitantoj de apudaj landoj, kaj ĝiaj koloroj, odoroj, kulturoj.
Privilegio estis ĉeesti la finajn intensajn tuttagajn lecionojn de la kurso de Esperanto en Managvo, elstare gvidita – kaj certe ankaŭ kantita – de Juliano Hernández el Kubo.
Post la unuaj tagoj en Managvo, dum kiuj ni ankaŭ vizitis la universitaton kie kursoj de Esperanto komenciĝos baldaŭ, ni translokiĝis al Granado, kie ekde la 24a ĝis la 26a de januaro 2014 okazis la unua internacia Esperanto-Kongreso en Nikaragvo. Kvardeko da partoprenantoj el dek unu landoj – inter kiuj multaj junuloj el Nikaragvo, Kostariko kaj Meksiko – aktive engaĝiĝis en la programo.
Mirinda estis la etoso, la engaĝiĝo de multaj homoj, la entuziasmo de multaj junaj vizaĝoj. Kadre de la programo ankaŭ kreiĝis Nikaragva Esperanto-Asocio, kaj mi esperas, ke tre baldaŭ ni havos observanton – kaj poste komitatanon – en la komitatoj de UEA kaj TEJO.
La kongreso havis grandan eĥon en la amaskomunikiloj. Intervjuoj ĉe radiostacioj, ĵurnalistoj kiuj ĉeestis la inaŭguron, televido, ĵurnaloj.
Ĉio estis ebla danke al laborego de multaj homoj, sed inter tiuj mi ŝatus mencii du:
Martin Schäffer, kiu ekde multaj jaroj, pere de la Fondaĵo Esperanto Internacia agadas en Nikaragvo, kaj sukcesis atingi tiun ĉi gravan mejloŝtonon, kaj Uriel Gurdián, kolono de la nikaragva movado, kiu kun saĝeco kaj bonhumoro rikoltis multan sukceson. Al ili mi volas aparte danki. Neforgesebla sperto, multaj novaj amikoj, nova verda forto kiu naskiĝis kaj plifortiĝas en Centra Ameriko.
Se vi povas kontribui – eĉ ete – bonvolu donaci al la fondaĵo Ameriko de UEA menciante “Nikaragvo” aŭ al la konto de la fondaĵo Esperanto Internacia ĉe UEA eint-o, same menciante “Nikaragvo”. Ni montru al niaj novaj amikoj, ke la tuta esperantistaro brakumas kaj bonvenigas ilin kun ĝojo!
Francesco Maurelli
Foto de Maria Mendez
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/02/233nikaragvo/