Marto 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

marto2. Antaŭ 75 jaroj Eugenio Pacelli estis elektita romkatolika papo (1939-58) kun la nomo Pio la 12a.

3. Antaŭ 775 jaroj pereis Vladimiro Rurikido (1187-1239), kieva grandprinco (1223-36).

6. Antaŭ 50 jaroj (1964) la usona boksa mondĉampiono Cassius Clay aliĝis al la Nacio de Islamo kaj akceptis la nomon Muhammad Ali.

7. Antaŭ 25 jaroj (1989) Irano rompis diplomatiajn rilatojn kun Britio pro la skandalo pri la Satanaj versoj de Salman Rushdie.

8. Internacia virina tago.
virintagoAntaŭ 75 jaroj naskiĝis Lidija Skoblikova (1939-), sovetunia sketistino, la sola sesfoja (du en 1960, kvar en 1964) olimpika ĉampiono en la historio de sketado.

9. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la ukraina poeto Taras Ŝevĉenko (1814-61).

11. Antaŭ 500 jaroj mortis Donato Bramante (1444-1514), konstruinto de la baziliko de S-ta Petro en Romo.
Antaŭ 450 jaroj (1564) aperis Apostolo (Agoj kaj Epistoloj de Apostoloj), la plej malnova presita ruslingva libro kun ekzakta eldondato.
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis John Wells (1939-), brita lingvisto kaj esperantisto, prezidanto de UEA (1989-95), prezidanto de la Akademio de Esperanto (2007-13).

12. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Arkadij Zvezdin (1939-80), konata kiel Arkadij Severnyj (la Norda), la plej konata plenumanto de la sencenzuraj kanzonoj en Sovetunio.

13. Antaŭ 25 jaroj (1989) Timothy Berners-Lee inventis interreton.

14. Tago de libro en la rusortodoksa eklezio.
Antaŭ 75 jaroj (1939) Slovakio deklaris sian sendependiĝon de Ĉeĥoslovakio.

15. Antaŭ 75 jaroj (1939) Germanio okupis Ĉeĥoslovakion.

Sully-Prudhomme16. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Sully-Prudhomme (René François Armand Prudhomme, 1839-1907), franca poeto kaj eseisto, la unua nobelpremiito pri literaturo (1901).

18. Antaŭ 700 jaroj estis ŝtiparumita la lasta templana grandmajstro Jacques de Molay (?-1314).
Antaŭ 175 jaroj (1839) Ĉinio malpermesis al britaj kaj alilandaj kompanioj vendi opion en Ĉinio; tio kaŭzis la unuan opian militon.

20. Ekvinokso.
Internacia tago de franclingvanoj.
Antaŭ 775 jaroj mortis Hermann von Salza (ĉ. 1165-1239), grandmajstro de la Teŭtona ordeno (1210-39).
Antaŭ 375 jaroj naskiĝis Ivan Mazepa (1639-1709), hetmano de la ukrainaj kozakoj (1687-1708).

Musorgskij21. Internacia tago de poezio. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis la rusa komponisto Modest Musorgskij (1839-81).
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Aleksandr Vertinskij (1889-1957), rusa kaj sovetia filmaktoro, komponisto, poeto, kabaredisto kaj kantisto.

23. Antaŭ 75 jaroj (1939) Litovio kaj Germanio interkonsentis pri transdono de Memellando al Germanio. Samtage Hungario per aeratako komencis militon kontraŭ Slovakio.

25. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Frédéric Mistral (1830-1914), provenca poeto kaj vortaristo, nobelpremiito pri literaturo (1904).
Internacia tago de teatro
27. Internacia tago de teatro.

28. Antaŭ 1650 jaroj (364) imperiestro Valenteniano dividis la Romian imperion, lia frato Valento ekregis la orientan parton de la imperio.

30. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Juan Régulo Pérez (1914-93), kanaria esperantisto, eldoninta preskaŭ cent Esperanto-librojn en la serio Stafeto.
Parizo 1814
31. Antaŭ 200 jaroj (1814) la koalicia armeo sub la gvido de la ruslanda imperiestro Aleksandro la 1a solene venis en la kapitulaciintan Parizon.
Antaŭ 125 jaroj (1889) en Parizo ekfunkciis Eiffel-Turo.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Octavio Paz (1914-98), meksika verkisto kaj diplomato, nobelpremiito pri literaturo (1990).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Zviad Gamsaĥurdia (1939-93), la unua prezidento de Kartvelio (1991-92).
Antaŭ 50 jaroj (1964) rezulte de ŝtatrenverso en Brazilo ekregis reĝimo de generalo Castello Branco.

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/03/marto-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi