Okazis en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro la reelekto de triono de la akademianoj laŭ la Statuto de la Akademio de Esperanto.
Ne rekandidatis Marc Bavant, Gbeglo Koffi, Xie Jü-ming.
Iliajn lokojn kaj tiujn de la forpasintaj kolegoj prenis la novaj akademianoj Marek Blahuš, Rudolf Fischer, Aleksander Melnikov, Tsvi Sadan, Nguyen Xuan Thu, Usui Hiroyuki, Edmund Grimley-Evans, Harri Laine kaj Ranganayakulu Potturu.
Estis reelektitaj Marjorie Boulton , Michel Duc Goninaz, Anna Lowenstein, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Amri Wandel, John Wells.
Nun la Akademio konsistas el 44 membroj:
Vilmos Benczik
Gerrit Berveling
Marek Blahuš
Marjorie Boulton
Renato Corsetti
Marcos Cramer
Probal Dasgupta
Michel Duc Goninaz
Rudolf Fischer
Edmund Grimley-Evans
Paul Gubbins
Lena Karpunina
Christer Kiselman
Boris Kolker
Ilona Koutny
Katalin Kovats
Erich-Dieter Krause
Harri Laine
Jouko Lindstedt
François Lo Jacomo
Anna Lowenstein
Ma Young-tae
Carmel Mallia
Stano Marĉek
Geraldo Mattos Gomes dos Santos
Aleksander Melnikov
Carlo Minnaja
Paŭlo Moĵajev
Brian Moon
Nguyen Xuan Thu
Barbara Pietrzak
Sergio Pokrovskij
Otto Prytz
Baldur Ragnarsson
Ranganayakulu Potturu
Alexander Shlafer
Tsvi Sadan
Saka Tadasi
Humphrey Tonkin
Usui Hiroyuki
Amri Wandel
John Wells
Bertilo Wennergren
Yamasaki Seikô
La estraro de la Akademio de Esperanto
Venos la tempo, kiam vi, kaj ne nur vi, konsentos pri la plimulto de miaj asertoj kaj opinioj, char tiam ankau la racio venkos! 🙂 Sed mi timas, ke miaj asertoj kaj opinioj venis tro malfrue por Esperanto, kaj ke la e-istoj daurigas sian fushan agadon lau la maniero kiel en la pasinteco.
Malofta kazo, kiam mi tute konsentas kun A. Kuenzli. Mi estimas multajn el supremenciitaj homoj, sed, laŭ mi, la Akademio estu scienca organizaĵo de fakuloj, ne nura klubo por bonuloj. Eble estu devigaj ne doktoreco, sed almenaŭ publikigitaj esploraĵoj en iu ajn scienca kampo – ĉu lingvistiko, matematiko aŭ ekzemple medicino (nelingvistoj povus kontribu al terminologia laboro). Eble oni povus fari ekskludojn por plej famaj kaj meritaj verkistoj, sed nur malofte, por homoj kies verkaro grave influis la lingvon. Alie la Akademio sen veraj akademiuloj apenaŭ meritos veran subtenon kaj konfidon de esperantistaro kaj (aparte) de ekstera mondo.
Laŭ mi, membroj de la Akademio de Esperanto devus esti nur sciencistoj, kiuj en la profesia vivo estas sciencistoj laborantaj en universitatoj, kun la akademia grado prof. d-ro (katedrulo), aŭ almenaŭ d-ro (docento, supera asistento k.s.). Ŝajnas, ke nur malmultaj el la supre nomitaj membroj plenumas tiujn kondiĉojn. Sen tio la Akademio faras la impreson de luda klubo, en kiu ĉefe memelektitaj anoj membras (respektive elektitaj laŭ propono de amikoj, aŭ geedzoj, do kadre de koterio). Je la damaĝo de la reputacio de tiu iom ĥimera institucio. Aliaj estas maljunaj kaj malsanaj kaj ne plu aktive kontribuas (la aĝlimo devus esti ankaŭ ĉi tie maksimume
70), por plijunigi la Akademion.
Inter la membraro troviĝas personoj, kiuj laŭ mia scio eĉ ne disponas universitatan klerecon aŭ neniam laboris kadre de universitato aŭ alia akademia aŭ scienca sistemo, aŭ nur antaŭ multaj jardekoj.
Aliflanke en la Akademio mankas personoj, kiuj nepre devus aparteni al ĝi, sed ial ne apartenas kaj neniam estas proponitaj, ĉar ili situas ekster ĉia koterio kaj atento kaj estas eĉ evititaj, ĉar ili ne apartenas al la amikaro. Bedaŭrinde, ekzistas nenia supera kontrolinstanco, kiu povus apliki pli rigoran sintenon ĉe la elektado de novaj membroj.
Kompromiso tamen estas ebla: Ĉar en la Eo-movado estas relative malmultaj d-roj kaj akademiaj kleruloj, oni povas fari escepton kaj elekti kelkajn personojn, kiuj faris intelekte kaj science aparte valorajn kontribuojn.
Sed ĉar Esperanto kaj la Eo-movado en si mem estas blufo, oni ne miras, se unuopaj institucioj ankaŭ estas blufaj, fanfaronaj, memelektitaj kaj ĥimeraj, fakte intelekta fikcio.
Pro tio, en la “ekstera mondo” neniu konsideras la Akademion de Esperanto serioza institucio, kaj ene de la Eo-movado mem ĝi ne ĝuas altan reputacion kaj malmulton faras por evoluigi Eon.
Konklude: Prefere oni rezignu pri tia institucio ol esti elmetita al la risko esti ridindigita.
Interese estas ankaŭ, ke neniu plu kritikas tiun punkton, sed male, reagas totala indiferenteco pri la temo, kiu probable interesus neniun plu reale.