La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA

Vydas GedvilasLa 25an de aprilo en Vilno la prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) d-ro Vydas Gedvilas akceptis la prezidanton de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. La parlamentestro estis informita pri la lastatempa agado de  LEA kaj speciale pri la preparado de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La prezidanto de Sejmo estis invitita partopreni la solenan inaŭguron de BET-49 la 7an de julio en Utena. Se ne ekestos gravaj obstakloj, d-ro Vydas Gedvilas partoprenos la inaŭguron kaj parolos al la partoprenantoj de BET-49. La parlamentestro promesis helpi ankaŭ ĉe ricevado de ŝtata subvencio por BET-49.

D-ro Vydas Gedvilas ne la unuan fojon havas kontakton kun esperantistoj. En 2005 li – tiutempe vicprezidanto de la parlamento kaj prezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj – aktive helpis organizi la 4an Nitobe-Simpozion, kiu okazis post la 90a Universala Kongreso de Esperanto en la Litovia parlamentejo. Li ankaŭ partoprenis la malfermon de la Simpozio, la gazetaran konferencon, aŭskultis prelegojn kaj raportojn, kaj aranĝis solenan tagmanĝon por dudeko da ĉefaj partoprenantoj de la Simpozio.

Povilas Jegorovas

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/04/bet-5

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA1

  1. A. Kuenzli diras:

    Estas karakterize, ke oni ne faris la ligon al mia pli kritika artikolo pri la siatempa Nitobe-simpozio en Vilno, kiun mi cheestis, preferante elekti banalan fanfaronan laudajhon (au laudan fanfaronan banalajhon) de iu teda “oficiala” raportisto, kiu shajne trovis chion perfekta.

    Jen la teksto (kiu, interese, daure cirkulas en la reto kvazau kiel datena rubajho):
    http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov05-21.htm

    Chu oni lernis el tiu kritiko? Mi dubas!
    Mi neniam plu audis ion ajn de la neesperantistaj partoprenintoj (pro kiuj mi cheestis tiun aranghon kaj entute venis al Vilno), dum la samaj (blindaj kaj ab/surdaj) memkontentaj e-istoj, kiuj rakontas chiam la samon kaj eltiris neniujn konkludojn el siaj eraroj, daure naghas en la sama malhela marcho de sia verda geto.

Respondi