La dekan sinsekvan jaron la abonantaro de La Ondo de Esperanto superas 500. En la 2012a jaro ni ricevis 518 abonkotizojn, je 38 kotizoj malpli multe ol en la 2011a jaro, sed je 9 kotizoj pli ol en la 2010a jaro. Same kiel en 2011, La Ondo pasint-jare estis legata en 49 landoj.
Jaro | Ruslando | Aliaj landoj |
Entute |
1998 | 147 | 136 | 283 |
1999 | 133 | 170 | 303 |
2000 | 122 | 238 | 360 |
2001 | 115 | 257 | 372 |
2002 | 101 | 305 | 406 |
2003 | 98 | 407 | 505 |
2004 | 104 | 421 | 525 |
2005 | 92 | 450 | 542 |
2006 | 93 | 452 | 545 |
2007 | 91 | 448 | 539 |
2008 | 95 | 478 | 573 |
2009 | 85 | 458 | 543 |
2010 | 78 | 431 | 509 |
2011 | 86 | 470 | 556 |
2012 | 77 | 441 | 518 |
La malkresko okazis ĉefe pro la manko de abonkampanjo fare de la redakcio, ja ni dum du jaroj povis partopreni neniun esperantistan renkontiĝon. La plej granda malkresko (–9 abonoj) estas en Ruslando, kies kvoto en la suma abonantaro unuafoje falis sub 15%. La plej granda kresko estas en Usono (+5 abonoj).
Jen landoj kun pli ol dek abonantoj (interkrampe estas la nombroj por 2011):
Ruslando 77 (86)
Pollando 57 (59)
Germanio 41 (41)
Francio 40 (41)
Brazilo 31 (38)
Usono 28 (23)
Hispanio 20 (21)
Britio 19 (18)
Italio 17 (16)
Belgio 16 (19)
Finnlando 16 (20)
Svedio 16 (15)
Serbio 15 (15)
Japanio 13 (14)
Ĉeĥio 11 (11)
La februar-meza statistiko montras, ke ĉi-jare la abonado estas malpli intensa ol pasint-jare. Tio ne estas mirinda: la ekonomia krizo aŭ stangnado daŭras en plejparto de la mondo, kaj la malkresko de la membraro kaj abonantaro karakterizas preskaŭ ĉiujn esperantistajn asociojn kaj gazetoj. Ĉu en la 2013a jaro La Ondo de Esperanto havos pli ol kvincent abonantojn? Ĉiu leganto povas helpi per reabono, per informado pri La Ondo en renkontiĝoj kaj kluboj, kaj per donaco al la Abonhelpa Fonduso.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/03/221abonoj/
„Laŭvoje al internaciiĝo surfone de la enlanda stagnado“ 🙂
Ĉu vere indas el financa vidpunkto produkti La Ondon por 22 legantoj en Ĉeĥio, 13 en Japanio, po 16 en Svedio kaj Finnlando, 17 en Italio kaj 28 en Usono kaj eĉ por 57 en Pollando kaj 77 en Ruslando – oni povas vere dubi. Por esti finance lukrativa tia gazeto devus havi almenaŭ dekoble pli da abonantoj.
La ĉefa merito de La Ondo estas, ke ĝi sukcesis iusence rekompenci la truojn en la Eo-gazetaro, kiuj aperis pro tio, ke iuj tradiciaj revuoj ne plu aperas, aŭ estas cenzurataj aŭ simple seninteresaj.
Alloga alternativo estas la elektronika versio de la Ondo, kiun mi mem abonas jam de la komenco de ĝia apero kaj kiun mi pretas daŭre apogi, kaj aboni, eĉ se Svislando ne aperas en la statistiko :-). Sed ĝia abonoprezo estas tiom malalta, ke oni devus havi milojn da abonantoj por povi finance reale ekzisti. Sed la plimulto de la Eo-gazetoj tute ne dependas de tiu logiko, eĉ neas ĝian neceson, tiel ke La Ondo restas unu el malmultaj komerce faritaj produktoj, kiuj malgraŭ ĉiu neevitebla amatoreco kaj diletanteco meritas nian laŭdon, kaj eventualan apogon. Sed kiom longe ankoraŭ?