La sekva “Ondo” estos duobla

Eble legantoj de La Ondo de Esperanto miris, vidante Litoviajn poŝtmarkojn sur la koverto, kiu enhavis la martan kajeron de la gazeto. Efektive, la marta Ondo estis dissendita el Litovio, ne el Pollando.

Kial?

Ekde 1991 La Ondo de Esperanto estis presata en Jekaterinburgo kaj ekspedata de tie. Post nia establiĝo en Kaliningrado en somero 2001, niaj presejo kaj ekspedejo estis en ĉi tiu malnova urbo. Kiam aŭtune 2006 la Ruslanda poŝto draste altigis la tarifojn, ni danke al la helpo de Marian Zdankowski traktis kun presejo apud Olsztyn, kaj ni dissendis la revuon (krom al Ruslando kaj kelkaj foraj landoj) el Pollando.

Fine de januaro ni enkovertigis la februaran Ondon kaj portis ĝin al la poŝtejo. Kelkajn horojn poste, reveninte en Kaliningradon, ni eksciis, ke la fakturo pro la dissendo preskaŭ triobliĝis, ĉar ĉi tiom kreskis la poreksterlanda poŝta tarifo en Pollando. Ni pagis la trioblan prezon, sed por eviti bankroton ni decidis en la proksimaj monatoj dissendi la revuon ne el Pollando, sed el Litovio.

La marta kajero estas presita en Litovio kaj dissendita el Litovio, sed la venonta kajero (duobla, por iom redukti la pasintmonatan mon-perdon) eble estos presita en Pollando (kie la preskostoj estas malpli altaj ol en Litovio), kaj ni portis ĝin en Litovion por dissendi de tie. Feliĉe, ni havas helpemajn samideanojn en multaj landoj.

Ni petas viajn pardonon kaj komprenemon pro eventualaj misoj.

LOdE

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to La sekva “Ondo” estos duobla

  1. A. Kuenzli diras:

    Se Esperanto kaj la Eo-movado estus pli serioza afero kaj ludus pli gravan rolon en la mondo, tiam eble ekzistus en la mondo pli da homoj, kiuj lernus, scipovus kaj aplikus E-on, kaj ekzistus ne nur kelkcent aŭ kelkdek membroj kaj abonantoj de tiuj revuoj (kiel Beletra Almanako, por nomi alian absurdan ekzemplon, kiun oni vendis nur 35-38-oble laŭ raporto antaŭnlonge publikigita, kvankam oni faris grandegan bruon pri tiu laŭdire superlativa periodaĵo). Sekve ekzistus pli da abonantoj de Eo-revuoj, oni elspezus (gajnus) pli da mono kaj havus eble malpli da problemoj kun produkto- kaj sendokostoj, kiujn oni kulpigas pri la tuta mizero, same kiel la e-istoj kulpigas la anglan lingvon pri la mizero en la mondo.

    En la ekonomio ekzistas la tikla turnopunkto, sub kiu estas malfacile elteni la kostojn kaj en principo sensence produkti ion ajn, se la enspezoj mankas aŭ estas tro malabundaj, kaj super kiu oni povas ilin reale enkalkuli kaj digesti kaj eĉ fari profiton por povi investi. Sed la komunismaj napokapoj, kiuj regas la Eo-movadon, neniam komprenis aŭ aplikis tiun logikon kaj anstataŭe komencis rakonti plej diversajn stultaĵojn, ĉiam kulpigante la aliajn, por pravigi sin mem per absurdaj argumentoj. En tiu situacio troviĝas ankaŭ UEA kaj verŝajne ĉiuj ceteraj Eo-organizaĵoj. Helpi al ili havas neniun ŝancon kaj nenion sencon, kiel mi devis konstati dum la pasintaj 30 jaroj, en kiuj mi partoprenis la Eo-movadon.

    Kaj kio koncernas la indikitajn abonnombrojn de diversaj Eo-revuoj, mi persone pensas, ke temas pri fanfaronado, eble eĉ mensogado, manipulado, falsado kaj trompado (ĉar tian impreson mi gajnis en la rilatoj kun diversaj koncernitaj reprezentantoj, kiuj ne faris al mi aparte honestan kaj kredindan impreson). Ĉu ĉiuj tiuj abonantoj ĉiujare en la sama kvanto reabonas tiujn revuojn, oni povas dubi, despli ke la membraro de Eo-asocioj daŭre ŝrumpas kaj novaj membroj ne aperas. Do, verŝajne la koncernaj eldonistoj indikas la presitan eldonkanton kaj kaŝas la realan nombron de pagantaj abonantoj, por tiel trompi la statistikon kaj la publikon, kion fari ili konas neniujn skrupulojn.

  2. AlKo diras:

    Kara Andi, efektive en Ĉinio (mi ne enketis pri Vjetnamio kaj Kubo) la preskostoj estas malaltaj, tamen la sendokostoj estas altaj, do ni dume ne konsideras ĉi tiun eblon.

  3. Osmo Buller diras:

    Paroli pri sendokostoj eble estas “teda palavrado” aŭ “ekskuzoj”, kiam oni volas en ĉiu ebla afero vidi nur kaŝadon de “veraj problemoj”. Serioza eldonisto devas okupiĝi pri la regado de kostoj, ĉar temas pri veraj problemoj por la eldonisto, kaj okaze de gravaj ŝanĝoj informi siajn klientojn.

  4. Valdas BANAITIS diras:

    Same pri libroeldonado. La lasta statistiko montras, ke oni aĉetas nur aplikan literaturon, ne beletron. Kial?
    Same pri komunikado. Kial en la erao de Interreto esperantistoj ne uzas ankaŭ ĝin? Feble komentas/replikas? Estas sccinde, kiom da esperantistoj jam(ankoraŭ ne) havas aliron al Interreto. Por ne deliri, ke la domina uzado de Esperanto pluvivas kaj furoras en virtuala spaco, dum la statistikoj respegulas nur la publikan postrestaĵon.

  5. Valdas BANAITIS diras:

    chiam pri ekskuzoj kaj momentaj krizoj, kvankam la rekta, kuragha kaj ne flankighanta vojo estis brava (sed ne prava. Zamenhof mem antaudiris tion en la Antauparolo, kiun li permesis ne legi…

  6. A. Kuenzli diras:

    Kvankam la sendokostoj ja povas esti grava problemo (kaj chiam estis problemo en la Eo-movado, ankau antau 1989*), la teda palavrado pri la altigho de la sendokostoj estas nur ruza preteksto por devojighi kaj deflankighi de la veraj problemoj, kiuj konsistas en la profunda krizo de la Esperanto-movado (gvidata de UEA), ghenerale, kaj de la Esperanto-gazetaro, aparte.

    Char vi havas bonajn amikojn en Chinio, Vjetnamio kaj Kubo, kial vi ne presos kaj ekspedos viajn gazetojn en kaj de tiuj landoj?

    *Mi memoras, ke UEA ordonis al mi presi la gazeton “Tejo-tutmonde”, kiun mi redaktis, en Belgio anstatau en Svislando, char oni eble shparis iom da mono. La rezulto estis abomena tipografio kaj (reciklita) papero de la belga presisto. Mia (malmultekosta) neceseja papero estis pli altkvalita. Multaj ricevantoj ech en orienta Europo plendis che mi.

  7. Karlo diras:

    Kiel prizorganto de la plej malnova dauxre aperanta E-revuo, Espero Katolika, jam de jaroj mi spertas, ke posxtaj tarifoj estas pli altaj ol la kosto de la presado de la revuo. Mi rezignis sxangxi landon el kiu sendi la revuon (tute provizora solvo, cxar almenaux en Euxropo oni progresas al glatigo de enEU-aj tarifoj). Sed mi konstatis, ke konvenas aligxi al posxtaj ofertoj por amasaj alsendoj: ju pli da ekzempleroj oni sendas, des pli grandan rabaton oni ofertas. Kiu estas la problemo? Ke la minimuma kvanto da sendendaj ekzempleroj por ricevi rabaton ne korespondas je la nombro da abonantoj en esperantujo. Kion fari? Versxajne tauxgus – atende, ker cxiuj uzu Interreton – kompletigi la mankantan kvanton per senpagaj donacitaj abonoj.

  8. AlKo diras:

    Ni ŝuldas dankon al niaj samideanoj en Pollando, kiuj trovis por ni la manieron nemultekoste presi kaj dissendi nijan gazetojn. Sukcesojn al “Kontakto” en R’damo!

  9. Osmo Buller diras:

    Ankaŭ la legantoj de “Kontakto” eble rimarkis, ke n-roj 5 kaj 6 de la pasinta jaro, aperintaj tamen ĉi-jare, venis al ili el Nederlando kaj ne el Pollando kiel antaŭe. La kialo estis sama kiel en la kazo de “La Ondo de Esperanto”, la subita triobliĝo de la sendokostoj. Ambaŭ numeroj estis ankoraŭ presitaj en Pollando, sed ekde n-ro 1 de 2013 “Kontakto” estas ankaŭ presata ĉe la sama presejo en Roterdamo kiel ĝia granda frato “Esperanto”.

Respondi