100 elektronikaj abonantoj de La Ondo


Antaŭ unu jaro, en septembro 2011, en ĉi tiu retejo aperis resuma artikolo pri nia elektronika eldonado, kiu montris, interalie la konstantan kreskon de la nombro kaj procentaĵo de tiuj, kiuj abonas La Ondon elektronike en la formato pdf.

Ĉi tiu tendenco daŭras ankaŭ en la 2012a jaro. Je la 1a de aŭgusto inter la 509 registritaj abonantoj de La Ondo estis 100 ret-abonantoj, je 5 pli multe ol fine de la pasinta jaro. Reale, la kresko estas eĉ pli granda, ĉar pasint-jare 10 el la 95 ret-abonantoj ricevadis pdf-version de nia gazeto danke al donaco el Brazilo. Jam preskaŭ ĉiu kvina abono estas elektronika.

La statistiko montras, ke la elektronika versio de nia magazino iĝas ĉiam pli populara. Nun ĉiu sesa Ondo-abono estas elektronika.

Abonjaro Abonoj entute E-abonoj Procentaĵo
2007 539 19 3,5%
2008 573 43 7,5%
2009 543 52 9,6%
2010 509 61 12,0%
2011 556 95 17,1%
2012* 509 100 19,6%

* Je la 1a de aŭgusto 2012. Ĝis la jarfino probable aldoniĝos deko da pliaj abonantoj, sed la procentaĵo ne povos grave ŝanĝiĝi.

Vi povas senpage elŝuti du numerojn de la Ondo el nia retejo.

La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj ĉe niaj perantoj en pluraj landoj.

La jam aperintaj elektronikaj kajeroj de La Ondo de Esperanto iĝos publike legeblaj kun kvinjara prokrasto, do en la venonta jaro ni enretigos la tutan jarkolekton 2007.

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/08/ondo100/ ‎

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi