ESF: du novaj konsilantaranoj

D-roj Esther Schor kaj Sho Konishi aliĝas al la Konsilantaro de ESF. ESF ĝojas bonvenigi du pliajn klerulojn el prestiĝaj universitatoj al sia Konsilantaro. Ambaŭ laboris aŭ laboras pri esplorprojektoj ligitaj al Esperanto.

Esther Schor estas profesoro kaj vicestro de la Fako pri la Angla Lingvo en Universitato Princeton. Ŝi doktoriĝis ĉe Yale kaj mallonge instruis en Universitato Tufts kaj en Kolegio Barnard, Universitato Columbia. Ŝia ĉefa studfako estas Brita Romantikismo, kaj ŝi gvidas kursojn pri romantika poezio kaj poetiko, romantika historiismo, romantika dramo, kaj vojaĝliteraturo; aktiva en la programo de Judaj Studoj, ŝi instruas ankaŭ usonan judan literaturon, enkondukon al judismo kaj jidan literaturon tradukitan. Ŝia alia forta intereso estas bibliaj studoj (la Biblio kiel literaturo; Biblia kritiko kaj teorio).

Ŝia biografio Emma Lazarus ricevis la Nacian Judan Libropremion. Ŝi aŭtoris Bearing the Dead: The British Culture of Mourning from the Enlightenment to Victoria (Portante la mortintojn: La brita funebra kulturo de la Klerismo ĝis Viktorino) kaj redaktis la Cambridge Companion to Mary Shelley (Kembriĝa gvidlibro pri Mary Shelley). Ŝi kunredaktis The Other Mary Shelley: Beyond “Frankenstein” (La alia Mary Shelley: Preter “Frankenstein”) kaj Women’s Voices: Visions and Perspectives (Virinaj voĉoj: vizioj kaj perspektivoj). Ŝia plej lastatempa poemaro estas Strange Nursery: New and Selected Poems (Stranga vartejo: novaj kaj selektitaj poemoj); ŝia nuna projekto estas kultura historio de la Esperanto-movado.


Sho Konishi estas historiisto en Universitato Oksfordo. Li kompletigis la plejparton de siaj bakalaŭraj studoj en Ruslando. Li doktoriĝis ĉe la historia fakultato kaj teologia lernejo de Universitato de Ĉikago, kaj poste laboris kiel postdoktora esploristo en Universitato Harvard. Li estas nuntempe docento en la historia fakultato kaj la lernejo pri interdisciplinaj studoj de Universitato Oksfordo, kie li servas ankaŭ kiel komitatano kaj ĉefa studdirektoro de la Kolegio Sankta Antonio. Krome, li tenas esploristan postenon ĉe la Instituto Nissan pri Japanaj Studoj, Oksfordo.

Liaj nunaj esplorinteresoj inkluzivas epistemologion, la transnacian historion de emocioj, anarkiistan natursciencon kaj etnografion, kaj li aparte interesiĝas pri la rolo de lingvo en la historio de homa sciproduktado. Liaj eldonaĵoj kovras vastan temaron en japana kaj tutmonda historio, de Esperanto, agrikulturo, arto kaj estetiko, kaj scienco, ĝis la monda politika ordo, revolucio, anarkiismo, entomologio, kaj religia penso kaj praktiko.

ESF

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/08/esf-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi