Falsaj ĝemeloj, aŭ: kiel Guglo trompis redaktoron

Miaj amikoj, laborkolegoj kaj pluraj el miaj kursanoj scias, ke mi malhavas vidmemoron. Nature, tio kaŭzis, kaŭzas kaj kaŭzos amaseton da amuzaj okazoj kaj, malpli ofte, malagrablajn miskomprenojn. Nu, pri tiu temo mi ĵus skribis ĉi tie en mia ruslingva ĵurnalo (neruslingvanoj povas testi la kapablojn de Google Translate, kaj esperantigi ĉi tiun tajpitaĵon).

Ĉi tiuj amuzaĵoj kaj miskomprenoj restus nur marĝenaĵo de mia privata vivo, sed fojon en du-tri jaroj pro mia “handikapo” suferas centoj da legantoj de La Ondo de Esperanto, kiun mi redaktas. Ve, tion vidas ankaŭ la legantoj de la papera versio de la maja kajero de La Ondo.

Temas pri la foto, kiu garnas la jubilean artikolon pri la rusa poeto Igorj Severjanin. Ĉi tiun artikolon verkis la Moskva ĵurnalisto kaj verkisto Grigorij Arosev, kiu ankaŭ elektis du tradukojn (unu sian propran kaj unu de Nikolai Lozgaĉev). Mia tasko estis enpaĝiĝi ĝin kaj aldoni foton.

Kiel mi prenu foton? En nia redakcia fotaro (kun pluraj centoj da uzitaj kaj uzotaj fotoj) mankis portreto de Severjanin. Ĝi mankis ankaŭ en libroj kaj diskoj, kiujn ni havas (cetere, antaŭ la Pasko ni donacis kvin sakojn da beletraj libroj al orfejo – nia negranda e-legilo kapablas anstataŭi kelkajn libroŝrankojn). Do, kiel kutime en similaj okazoj, mi decidis serĉi en la reto. Kiel la primaran serĉilon mi uzas tiun de Guglo, kaj tiu de Яндекс servas kiel akcesora. Entajpinte la vortojn Игорь Северянин, mi eksciis ke en la reto estas ĉ. 2.490.000 trafojn je ĉi tiu nomo. En la dua rezultinta linio (tuj post la unua – neevitebla – vikipedia artikolo) estis montritaj kelkaj fotoj de Severjanin, inter kiuj plaĉi al mi du: la plej unua kaj la sesa, ĉi-sube markita per ruĝa sago.

Elektinte la menueron “Bildoj”, mi vidis la unuan dudekon el la entute 68 mil 800 fotojn, kiujn Guglo identigis kiel fotojn de Igorj Severjanin. Inter ili, la kvina en la liston, estis ankaŭ la foto, kiun mi elstarigis ĉe la unua vido.

Foliumante plu, mi vidis la saman/similan foton kelkfoje, kaj mi decidis elekti ĝin (la unua foto en la listo, ankaŭ tre taŭga, havas tro nigran fonon, kio ne estas bona por presado). Ĉi-sube estas unu el la variaĵoj de la portreto kun elekto de versoj de Severjanin.

Poste mi procedis rutine. Mi konservis en mia komputilo kvin aŭ ses malsamajn versiojn de la foto, kontrolis ilian liberan (sen klara mencio de kopirajto) uzeblecon, kaj elektis la plej pres-taŭgan. Mi prilaboris ĝin, forigis makuletojn, glatigis la fonon (aliel ĝi iĝus koteca), kaj post kvaronhoro la foto jam okupis sian decan lokon en la liva supro de la 16a paĝo. Vidu la enpaĝigitan paĝoparon:

Kontenta pri la rezulto, mi printis ĝin por la korektanto kaj iris al la sekva paĝoparo. La revuo estis sendita rete al la presejo en Pollando, kaj ni mem ĝuis la Feston de la Krista Resurekto, poste iris por la unuaj tri tagoj de la Hela Paska Semajno al Kaŭno ktp. Post la reveno, Halina iris al Olsztyn, de kie ŝi la pasintan vendredon, do antaŭ unu semajno, dissendis la revuon al la abonintoj. Ricevinte de ŝi man-el-mane mian propran ekzempleron, mi foliumis ĝin kaj restis sufiĉe kontenta pri la preseja laboro. Sed hieraŭ matene mi ricevis leteron de nia Londona abonanto Lenio Marobin, kiu, interalie, skribis:

Sur paĝo 16 de la n-ro 5 de LOdE mi estis ŝokita kiam mi vidis la foton de Oscar Wilde anstataŭ tiun de Igor Severjanin. Ĉu ili estis ĝemeloj?

Ba! Probable, ne ĝemeloj, ja Severjanin naskiĝis en la jaro 1887a, tre memorinda al la esperantistoj, sed Wilde enmondiĝis je 23 jaroj pli frue. Mi do decidis iris la saman Guglan vojon, kiun mi iris por veni al la foto de Severjanin. Do, mi entajpis la nomon de La portreto de Dorian Gray kaj konsternite konstatis la saman bildon.

Mi denove elektis la bildojn kaj nature vidis du versiojn de la sama portreto – ne de Dorian Gray, sed de Severjanin. Aŭ de Wilde?

Verŝajne, sur la portreto estas Oscar Wilde, ĉar apenaŭ britaj retuloj enretigus portreton de Igorj Severjanin. Mi konfesas mian eraron tro fidi al Guglo, kiu lerte ofertis al mi la falsitan aspekton de Severjanin kaj ĉi tiel – tute prave – montris min malkapabla bildoelektanto.

Sed kial ŝatantoj de la aŭtoro de Tondrobolanda kaliko enretigas portreton de Wilde, sed ne de Severjanin? Ja tio estas stranga kaj blaga ideo!

Mi ekesprloris kaj trovis, ke “La Reĝo de Poetoj” (tiun titolon Severjanin ricevis en 1918, venkinte sian ĉefrivalon Majakovskij) ofte imitis la aspekton kaj la pozojn de Wilde kaj kredis sin esti simila al li. Ĉu vere simila? Juĝu mem, laŭ la ĉi-liva bildo – vi jam scias, ke mi ne havas vidmemoron kaj neniam foliumas albumojn, nek vizitas artgaleriojn aŭ teatrojn, kaj do ne kapablas kompari portrete la du grandiozajn poetojn.

Mi petas pardonon pro mia senintenca fuŝo. Skoldu min! Riproĉu Guglon. Sed ne la senkulpan artikolinton. Kaj ne la jubileantan Reĝon de Poetoj.

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/04/severjanin

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Falsaj ĝemeloj, aŭ: kiel Guglo trompis redaktoron

  1. Valdo Banajtis diras:

    Chu por poeto gravas portreto? Chu la trajtoj de sh/lia vizagho rilatas al poezio? Ni memoru versojn de la awtoroj, sed ne liniojn de iliaj figuroj. Ni ja ne estas idolanoj, se ni entute estas esperantanoj

  2. Preterpase diras:

    La banala konsilo sekvafoje komenci serĉon de Vikipedio eble aspektos tro banale en tiu ĉi kunteksto…
    Ja maŝina serĉo restas tro maŝina por ne plu fari erarojn.

    Alia solvo estas la serĉo de Guglo laŭ la enŝutita dosiero: oni povas kontroli, ĉu la hazarde trovita bildo (kaj ĝiaj versioj) ĉiam troviĝas en la bezonata kunteksto (kio montrus eraron en la ĉi-supre priskribita okazo).

    • AlKo diras:

      Kara Preter,
      dankon pro la konsiloj, sed mi ja agis laŭ ili:
      (1) En Vikipedio estas maltro da fotoj en la artikolo pri Severjanin, kaj mi ja bezonas ke porekranajn fotojn, sed fotojn pres-taŭgajn.
      (2) Tute nature, kontrolante la elektitajn bildojn, mi venis per la fotaj referencoj al la originaj tekstoj pri Severjanin, kiujn ornamis la foto (ankaŭ por kontroli la kopirajtecon, nature). Ili tie klare rolis kiel portretoj de Severjanin.

  3. AlKo diras:

    Jes, temas pri simileco. Sed ne centprocenta. Aliflanke, mi facile imagas, ke la inventema Severjanin povintus inviti ŝminkiston, friziston aŭ alian fakulon pri vizagokreado kaj peti fotiston fari foton kaj arte prilabori ĝin por ke la simileco uĝu sozieco.

  4. Slavero diras:

    Ja ili vere similas! Mi povus ankaŭ erari…

Respondi