Kial mi iĝis dumviva membro de UEA?

Stanislao BelovKomence de 2008, tuj post mia memlernado de Esperanto per la lernolibro de Boris Kolker, mi unuafoje vizitis la retejon de UEA kaj pripensis aliĝon al ĉi tiu organizaĵo. Tiam mi rezignis. Por kio? La revuo Esperanto raportas precipe pri esperantaĵoj kaj Esperantujo, do aboni ĝin ŝajnis al mi iom stranga – mi ja lernis la lingvon ne por legi pri ĝi, sed por ekscii pli per ĝi! Partopreni kongreson mi tiam ne planis, kaj la aliĝo bildiĝis kiel iom nebula afero – mi ja dum longa tempo ne membriĝis en iu ajn organizaĵo, post mia neevitebla aniĝo en Tutsovetia Junpionira Organizo antaŭ ĉirkaŭ kvaronjarcento.

Pasis kvar jaroj de mia esperantista vivo. Mi daŭre restas solulo, ne partoprenante iujn ajn forumojn kaj eĉ ne kontaktante samurbajn esperantistojn. Fakte por mi Esperanto estas lingvo per-reta. Legi, traduki kaj verki en Esperanto estas mia preferata vojo en ĉi tiu tutmonda lando.

Tamen mi pli kaj pli ofte pensis pri utileco de UEA-aniĝo. Kial?

Unue, mi aĉetas ĉiam pli da libroj en la libroservo de UEA, verŝajne la plej bona kaj abunda en Esperantujo. Lastfoje mi pagis ĉirkaŭ 300 eŭrojn kontraŭ 15 varoj kaj eventuale mi finlegos ĉion post unu jaro. Kaj mi jam notis pliajn librojn aĉetendajn. Do dek-procenta rabato, kiun rajtas uzi UEA-membro estas sufiĉe alloga afero por librovermo, ĉu ne?

Due, finfine mi ricevis eksterlandan pasporton kaj firme decidis komenci mondvojaĝadon. Mia unua celo estas ĉi-jara UK en Vjetnamio. Kaj jen mi trovis plian avantaĝon en UEA-membreco – aliĝkotizo malpli alta je 35 eŭroj. Bagatelo, sed agrabla, kiel oni diras en Ruslando!

Trie, ĉiam pli ofte mi alfrontas bezonon trovi spertulojn pri certa fako en Esperantujo. Guglo, Ipernity kaj aliaj retejoj certe helpas pri tio. Sed nur la fakdelegita reto de UEA enhavas pli ol 1800 fakulojn, kiujn oni povas sufiĉe facile trovi kaj kontakti. Tiu argumento decidis ĉion. Mi povas pluvivi sen rabatoj, sed tia datumbazo estas por mi ne preterebla. Do mi aĉetas aliron al ĝi! Kaj plej bona solvo ŝajnas al mi dumviva membreco – ja kontraŭ nur 300 eŭroj mi dum mia tuta (espereble sufiĉe longa) vivo ricevados ĉiujn menciitajn eblojn plus pdf-versiojn de Esperanto kaj Jarlibro. La sumo ne tro grandas por longatempe cerbumi pri ĝi.

Mi povas mencii ankaŭ aliajn kialojn, ekzemple la ĉiaman inklinon al subtenado de bonaj aferoj, la deziron helpi al la ĉefa Esperanto-organizaĵo, ktp. Ili ja vere ĉeestis, sed ne estis solaj instigmotivoj. Mi konsideras min realisto-idealisto, kiu strebas atingi idealismajn celojn per praktikaj agoj. Nu, mi iĝis dumviva membro de UEA kaj jam registriĝis kiel fakdelegito pri la historio de Siberio, ĵurnalismo kaj publikaj rilatoj.

La projekto Esperantistoj-Ĵurnalistoj, lanĉita de mi, malgraŭ diversaj obstakloj jam helpis al kelkaj samideanoj perlabori ĉirkaŭ 1000 eŭrojn – tute reala mono, kiun ili gajnis danke al sia lingvokono. Nun mi preparas plian per-Esperantan projekton, kiu celas precipe komercistojn kaj oficistojn. Danke al ĝi interesatoj, kaze de sukceso, povos gajni milojn, dekmilojn da eŭroj. Kaj mi esperas, ke la datumbazo de UEA helpos min en ĉi tiu afero. Sufiĉas babilaĉi pri utileco de Esperanto, venis tempo por uzi ĝin!

Stanislao Belov (Tjumeno, Ruslando)

Ĉi tiu teksto estas reverkita de la aŭtoro mem surpaze de lia blogaĵo en Ipernity, kaj iom redaktita de la redaktoro de La Balta Ondo.


Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
https://sezonoj.ru/2012/01/belov/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Kial mi iĝis dumviva membro de UEA?

  1. Istvan Ertl diras:

    Interese kiom diversajn motivojn homoj povas havi por membr(igh)i en UEA!
    Japana amiko jhus skribis al mi ke li faras tion “pro morala kaj politika decido”, post longa membreco de SAT, kaj ankau pro la jubilea jaro de Tibor Sekelj.

    amike
    Istvan Ertl

  2. Valdo Banajtis diras:

    Sufiĉas babilaĉi ankaŭ pri facileco de Esperanto!
    Zamenhof lanĉis ĝin kiel uzopretan lingvokrean modelon, lingvon farumeman. Li mem ne instruis ĝin, gvidis neniun kurson nek verkis plian lernolibron! Trudita instruado jam 125 jarojn kompromitas Esperanton, bakante eternajn komencantojn, kiuj neniam komprenas la mekanismon de lingvofarado. Tiu mekanismo sin bazas sur 10 fonemoj (5 vokaloj kaj 5 konsonantoj), strikte distingas 125 nudajn gramatikajn vortetojn disde senlima uniformita vorta leksiko. Tio ebligas tuj orientiĝi sinteksa sintakso de frazo kvazaŭ laŭ trafiko-reguloj sur strato kaj navigi tra tekstoj akumulante leksikon kaj muzikon de literaturo.
    Esperanto aperis antaŭtempe, 100 jarojn antaŭ evolucia lingviko. Interlingvistiko ne ne komprenis la esencon de Esperanto, kiu estas nek artefarita, nek internacia, nur natura intua verko de genia infano, Eta Princo, kiu volis ordigi sian planedon, sed liaj adeptoj mem ne komprenis lian verkon…(laŭ Ŝulamit Ŝalit en 2009 pri 150-jara jubileoo de Ludoviko. Kion dirus pri Esperanto Ivan Illich, Caleb Gattegno?
    Valdas Banaitis
    el Litvo,
    la patrujo de Zamenhof

Respondi