IJK okazos ne en Japanio, sed ĝi restos en Azio

TEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 la 68a Internacia Junulara Kongreso ne okazos en Japanio. Pro organizaj malfacilaĵoj, la japana LKK devis rezigni pri organizado de la kongreso. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj TEJO devis akcepti la rezignon. Post trisemajna necerteco, kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, TEJO-Estraro alprenis decidon pri la loko de ĉi-jara IJK.

La kongreso okazos en Hanojo, Vjetnamio – samurbe kiel la Universala Kongreso. La kongres-invitanto estas Vjetnama Esperantista Junulara Organizo.

Tina Tišljar, TEJO-estrarano pri kongresoj, klarigas, ke “la vjetnama propono estas tre konkreta kaj bone preparita, kune kun elektita ejo kaj provizora programo. La teamo spertas pri IJK, ĉar parte temas pri samaj homoj, kiuj organizis la kongreson en 2007. Ne malgravas ankaŭ tio, ke vjetnamianoj jam estas laborantaj por la Universala Kongreso. Ĉiuj ĉi faktoroj certigas nin, ke sep monatojn antaŭ la evento ni povas sekure pensi pri okazigo de IJK en Vjetnamio”.

Decidita estas ankaŭ la loko de la kongreso de TEJO en 2013. Kandidatiĝis tri landoj: Germanio, Israelo kaj Meksiko. El ili la Estraro de TEJO elektis la kandidatiĝon de Junulara Esperantista Ligo de Israelo. La kongreso okazos en la nordo de Israelo kun la ĉeftemo: “Reciklado – ĉu nova vivmaniero? ĉu nova religio?”

Legu pli detale en la retejo de TEJO

Ĝi estas teksto el la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/01/ijk6/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi