Festo de la Esperanta kinarto

Kiom da filmoj en Esperanto vi spektis? La facila demando kaŭzas ĉe averaĝa esperantisto malfacilajn pripensojn. Mi dubas, ke tiu kvanto superos kvin. Bedaŭrinde, kinarto estas neglektata de la Esperanto-komunumo, kiu daŭre vivas en la teksta mondo. Kaj la tekstoj jam dum kelkaj jardekoj ne havas influon al eksteraj homamasoj.

La modernaj teknologioj kaj modernaj manieroj de distribuado permesas al amatoroj krei kaj distribui aŭdvidan kulturon. Kaj foje evidentiĝas, ke ne grandaj filmoproduktantoj, sed jam kutima interreto liveras al ni aparte talentajn homojn, kiuj inspiras aliajn ktp.

Ĉu eble valoroj, kiujn propagandas esperantistoj, jam meritis esti esprimataj per movbildoj?

La krea unuiĝo Filmoj sen limoj estis kreita ĝuste por krei modernajn aŭdvidajn materialojn komence surbaze de jam kreitaj verkoj kaj poste krei proprajn filmojn.

Kiel logika kaj natura daŭrigo de la dujara agado de Filmoj sen limoj naskiĝis projekto okazigi la unuan Esperantan Kinofestivalon. La evento neniam antaŭe okazinta en Esperantujo devis plenumi kelkajn celojn: unue, motivigi esperantistojn krei videan materialon; due, kolekti kaj prezenti modernajn filmojn pri kaj en Esperanto; trie, rompi la ekzistantajn stereotipojn kaj imagon pri la mondo de esperantistoj kaj neesperantistoj. Do, la kinofestivalo okazis de la 10a ĝis la 13a de julio 2011 en San-Paŭlo (Brazilo) dum tri samtempaj grandaj kongresoj: Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE), Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK).

De la 1a de aprilo ĝis la 20a de junio 2011 ĉiu deziranto povis partopreni konkurson kaj produkti videojn kun daŭro 5, 15 aŭ 30 sekundoj. Tiuj filmoj konsistigis la konkursan programon de la kinofestivalo. Dum du monatoj ni ricevis 21 videojn el 13 landoj.

Pri la nekonkursaj filmoj ne estis manko al ni, kiel eventuale oni povus imagi. Ni sukcesis kolekti 15 filmojn el sep landoj.

La ĉefa temo de la malferma kaj ferma filmoj estis la aspekto de Esperanto kaj Esperanto-komunumo per la okuloj de neesperantistaj filmoproduktantoj. La dokumenta filmo The Universal Language (La Universala Lingvo) de la usona reĝisoro Sam Green, aŭtoro de Utopio en kvar movimentoj, prezentis la ideon de internacia lingvo pere de intervjuoj kun esperantistoj, ĉefe filmitaj dum la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, kaj famaj esperantistoj kiel Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti. La filmo montris sian aktualecon kaj diferencon inter la imagoj de esperantistoj kaj deekstera aspekto. La kongresa publiko splitiĝis je du partoj: ŝatantoj kaj malŝatantoj de la filmo. Post la filmoprezento okazis sufiĉe interesa diskuto inter la spektantoj pri la temo Ĉu esperantistoj trompas sin?

La ferma dokumenta filmo Esperanto de franca reĝisoro Dominique Gautier, farita laŭ mendo de Sennacieca Asocio Tutmonda, enhavis ĉion por kontentigi la mendanton. Ĝi prezentis alian vidpunkton pri Esperanto, ĝuste tiun, kiun ni kutimas aŭdi de esperantistoj, en Esperantaj revuoj kaj dissendolistoj. Ankaŭ ĉi tiu filmo vekis diskuton inter ĉeestantoj. Kaj ni esperas, ke baldaŭ ĉiu deziranto povus kompari tiujn filmojn.

La mallongaj ludfilmoj Conlang: the movie (Planlingvo: la filmo) de usona reĝisorino Marta Masferrer, Que sera, sera de norvega reĝisoro Geir Greni, Senmova de turkia reĝisorino Tuğçe Madayanti Sen, profesie produktitaj dum la lasta tempo, enhavas temojn pri Esperanto kaj esperantistoj. La unuan fojon oni povis spekti la unuan profesian animacian mallongan filmon Ĉapeloj de Simmon Keith Barney el Usono sur granda ekrano.

La programon de naciaj filmoj konsistigis la novega dokumenta filmo Polaj Spuroj de Rogener Pavinski (Brazilo), kiu, laŭ nia opinio, meritas ĉeeston de naciaj kaj internaciaj kinofestivaloj; ĝi prezentis la historion de polaj enmigrintoj en Argentino dum la dua mondmilito. Alia dokumenta filmo Ja tair ja tajer, Vojaĝo en Palestino prezentis la longdaŭran israelan-palestinan konflikton de la malofte aŭdata vidpunkto de palestinanoj. Multaj spektantoj diris, ke la filmo ŝanĝis ilian opinion pri la konflikto.

La arta programo konsistis el ne malpli interesaj filmoj. Atako de lunaj zombioj de la usona reĝisoro Christopher R. Mihm estis dublita en Esperanto. Ĝin prezentis en la kinofestivalo Duncan Charters, kiu dublis unu rolulon en Esperanton. Mallongaj filmoj de la germana reĝisoro Martin Schreier ne nur vekis intereson de la spektantoj, sed eĉ la plendon pri tio, ke estis prezentita erotika filmo kun subtekstoj en Esperanto.

Per tiu kolekto de mallongaj filmoj ni tute neatendite rompis la stereotipon pri tio, ke Esperanto estas sankta lingvo, lingvo por bonaĵoj kaj pozitivaj temoj. Kaj pri tio ni plenkore fieras.

La pinto de la festivalo iĝis la 40-minuta arta danca filmo The Cost of Living (La kosto de vivado) de la brita reĝisoro Lloyd Newson. La filmo estis varme akceptita pro ĝia nekutima prezento de aktualaj temoj pri diskriminacio de handikapuloj, samseksemuloj kaj liberaj artistoj.

Al la festivalo venis filmoprodukta kompanio SET Cavalheiro, kiu konsistas el la filma Esperanto-familio Cavalheiro. La patro Pedro Cavalheiro estas fama brazila esperantisto, tradukisto kaj artemulo, Olavo Cavalheiro estas aktoro, kaj Heitor Cavalheiro estas fakulo pri specialaj efektoj. Olavo kaj Heitor estas denaskaj esperantistoj. Dum viva renkonto kun ili ducento da kongresanoj eksciis multon interesan pri filmoproduktado en Brazilo, spektis vivajn specialajn efektojn: sekuran flamon, artefaritan neĝon, flugantan junulinon k. a.

Krom distrajn programerojn la partoprenantoj povis viziti kadre de la programoj de TAKE kaj BEJK prezenton de Verda Filmejo, metiejon pri subtekstigado, prelegon pri problemoj de aŭtoraj rajtoj kaj libera kulturo kaj la interagan metiejon Esperanta kinarto. La plej kreema arto.

Malgraŭ kelkaj malglataĵoj la spektantoj estis ravitaj, kaj en siaj enketaj respondoj ili vidas la aranĝon memstara arta kultura evento kun diversspecaj artaj metiejoj kaj prezentoj.

La kinofestivalo ne povus okazi sen helpo de niaj partneroj. Ni kore dankas al TEJO kaj E@I pro la subteno de la konkursa programo, al la germana fondaĵo FAME kaj privataj personoj, inter kiuj estas Jader Rodrigues da Silva (Brazilo), pro la subteno al la nekonkursa programo. Dum la tuta periodo de la konkurso de Esperanta Kinofestivalo nin informade subtenis la podkasto Varsovia Vento kaj la revuo Kontakto.

La organizantoj estas kontentaj kaj jam esploras la lokon por la sekva Esperanta Kinofestivalo. Ĉu ĝi okazos? Tio dependas de esperantistoj kaj de entuziasmo de ĝiaj organizantoj, sed jam nun ni povas diri, ke la evento povus montri Esperanto-movadon per aliaj rimedoj al la ekstera mondo, kiu kutimiĝis al profesiaj aŭdvidaj materialoj.

Longas la vojo de Esperanta kinarto al profesiaj filmoj, sed ni esperas, ke tio okazos iam en la proksima estonteco. Ni devas kolekti niajn fortojn por efektivigi plej kuraĝajn ideojn. Ĉiu el ni povas helpi kaj krei laŭ sia kapablo kaj maniero. La tempo venis.

Aleksander Osincev

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/09/kinofest/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi