E@I – (post)someraj novaĵoj

E@I havas oficejon

Ekde la 1a de julio 2011 la societo E@I (Edukado@Interreto) havas sian oficejon! En la urbo Partizánske (kie la organizo estas ankaŭ oficiale registrita) ĝi ricevis lokon por sia unua fizika sidejo. Temas pri ĉambro de 60m², rekte en la urbocentro (la oficejo situas en t. n. “Domo de servoj”, tuj malantaŭ la urbodomo).

Danke al la kunlaboro kaj helpo de la urbodomo (ĉefe la urbestro Jozef Božik) povas nun E@I pli efike labori en sia oficejo pri novaj projektoj kaj aktivaĵoj. La ejo estas al E@I disponigita kontraŭ simbola unu eŭro jare.

Labora etoso en la oficejo de E@I

Dum la lasta junia semajno okazis ekipado de la oficejo – necesis plene farbi/kolorigi la ĉambron, kaj plenigi ĝin per la bezonata meblaro – labortabloj, seĝoj, ŝrankoj ktp. Nun la oficejo enhavas laborlokojn por kvin personoj (kiuj efektive dum la somero ankaŭ okupis la oficejon).

Ĉe la urbestro de Partizánske

Post la Somera Esperanto-Studado, aŭguste okazis oficiala akcepto de E@I-teamo ĉe la urbestro de Partizánske, Jozef Božik. Peter Baláž, Jevgenij Gaus kaj Erin Piateski dankis al li pro la malavara disponigo de la oficejo, kaj la urbestro persone konfirmis sian apogon al Esperanto kaj al la agado de E@I. Li esprimis sian deziron en proksima estonto ankoraŭ pli intense kunlabori kaj videbligi Esperanton en la urbo, kaj la urbon inter la esperantistoj.

Akcepto ĉe la urbestro de Partizánske: (de maldekstre) Peter Baláž, Erin Piateski, Jevgenij Gaus kaj la urbestro Jozef Božik

Samtempe tri staĝantoj en E@I dum somero

Unika kaj tre bonvena iniciato estis realigo de tri individuaj staĝoj de studentoj el malsamaj eŭropuniaj landoj per la programo Erasmus, laŭ la antaŭa ekzemplo de Marek Blahuš. Ĉi-somere tiel en Partizánske ĉe la E@I-oficejo staĝis Juan Diego Díaz Bautista el Hispanio, Matthieu Desplantes el Francio kaj Miroslav Hruška el Ĉeĥio.

La staĝantoj laboris jam en la nova oficejo de E@I, krome reprezentis la organizon dum kelkaj Esperanto-aranĝoj kaj aldone helpis organize dum SES.

Staĝantoj kaj staĝintoj de E@I en SES (Nitra)

En la estonto E@I volas plu proponi tian eblon kaj jam nun serĉas novajn staĝantojn. Simile ekde vintro ĝi planas registriĝon ĉe la Eŭropa Volontula Servo (EVS), por tiel povi akcepti ankaŭ pli longtempajn volontulojn kaj ne nur el eŭropuniaj universitatoj.

Slovake.eu kun pli ol mil uzantoj

La unua retejo de E@I por instrui nacian lingvon estas www.slovake.eu. La projekto Slovak Online, subtenita de la Eŭropa Unio (pere de la agentejo EACEA), naskiĝis surbaze de spertoj atingitaj dum la kreado de lernu.net. La nova multlingva paĝaro, per kiu eblas lerni la slovakan lingvon kaj konatiĝi kun Slovakio kaj ĝiaj historio, kulturo kaj vidindaĵoj uzeblas ankaŭ en Esperanto.

La retejo funkcias nur ekde majo, sed jam registriĝis ĉe ĝi pli ol 1000 personoj. Nuntempe ĝi funkcias en sep lingvoj, sed planataj estas ankoraŭ pliaj – aldoniĝi devus, ekzemple, la rusa aŭ la hungara.

Ankaŭ pere de tiaj ĉi iniciatoj kaj projektoj esperantistoj povas montri (kaj pruvi), ke ili vere subtenas lingvan diversecon kaj pretas defendi kaj protekti ankaŭ malgrandajn, minoritatajn lingvojn.

Projekto por instrui la komercan hispanan

Se vin interesas komercaj kontaktoj kaj la hispana lingvo, bonvolu viziti la novan paĝaron www.espa2.eu. Ĝi estas produkto de projekto ESPA 2.0 kadre de Programo de Tutviva Lernado de EU “Leonardo da Vinci”, en kiu E@I zorgis pri tradukoj al la slovaka kaj ĉeĥa lingvoj.

Temas pri platformo kun konsiloj kaj iloj por konstruado de komercaj kontaktoj inter la Centra kaj Orienta Eŭropo kaj Hispanio, kiu ebligas ankaŭ studadon de la moderna komerca hispana lingvo.

La celpubliko estas malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj el la Centra kaj Orienta Eŭropo, kiuj interesiĝas pri kunlaboro kun firmaoj en Hispanio. La retejo ĝis nun ekzistas en 11 lingvoj (Esperanto ankoraŭ mankas).

E@I instruos la germanan!

Post Slovak Online, la unua granda projekto kiun E@I realigis per EU-mono, venis ĉi-somere, ĝuste dum SES, informo de la agentejo EACEA pri aprobo de plia projekto – ĉi-foje E@I konstruos retejon por instrui la germanan lingvon: Deutsch Online.

La projekto estos eĉ pli ampleksa (kaj kosta) ol tiu pri la slovaka lingvo: Partoprenos ĝin ok partneroj el ses landoj. La tuta buĝeto estas 485 mil 857 eŭroj. El tiu sumo 75%, t. e. 364 mil 391 eŭroj, venos el Bruselo. La projekto komenciĝos en novembro 2011 kaj la kreado de la tuta platformo daŭros du jarojn, ĝis novembro 2013.

En la oficejo de E@I: Matthieu Desplantes, Juan Diego Díaz Bautista, Katarína Nosková, Miroslav Hruška

E@I planas monpeti ankaŭ venontjare por lingvo-lernigaj retejoj, ankaŭ por aliaj lingvoj.

Peter Baláž

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/09/ei204/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al E@I – (post)someraj novaĵoj1

  1. Väčesláv diras:

    Mi ŝatas tiun ĉi novaĵon…

Respondi