«Ne!» al la lingvoj en danĝero

Jose Manuel Barroso, prezidanto de EK, ne havas monon por lingva diverseco.La Eŭropa Komisiono (EK) decidis ne plu financi la asocion, kiu defendas malpli uzatajn lingvojn en Eŭropo. Pro ĉi tiu decido la Reto por Promociado de Lingva Diverseco (Angle: Network to Promote Linguistic Diversity, NPLD) ne plu ricevos financadon ekde la 1a de januaro 2011.

Eĉ pledoj de altrangaj politikistoj ne ŝanĝis la decidon de EK. La decido havos klarajn negativajn sekvojn por neŝtataj aŭ endanĝerigitaj lingvoj, kiujn parolas entute ĉirkaŭ dekono de la loĝantaro de la Eŭropa Unio (EU).

La ĉesigo de la financado estas logika sekvo de la ŝanĝo de la EU-reguloj en 2007. Projektoj defendantaj malmulte parolatajn lingvojn ekde tiam devas konkurenci kun aliaj lingvaj projektoj. Ne estas diferenco, kiam temas pri financado, inter subtenado de instruado de la angla aŭ defendado, ekzemple, de la soraba lingvo parolata en orienta Germanio de malpli ol 60 mil homoj.

NPLD fondiĝis en 2007 kun la celo repreni la torĉon kiun lasis fali la Eŭropa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj (Angle: European Bureau for Lesser Used Languages, EBLUL). Pro la antaŭa decido de la Komisiono, EBLUL ne povis esperi je daŭra financado simple pro la fakto, ke dum preskaŭ 30 jaroj ĝi estas la sola eŭropnivela organizo por defendado de malpli uzataj lingvoj. En Bruselo oni taskigis la britajn funkciulojn pri juraj demandetoj pri la leĝeco de financado de organizo protektanta endanĝerigitajn lingvojn.

Ĉiuokaze, funkciuloj en Bruselo parolas pri manko de “aldona valoro” kaj de “specifeco” en la asocio por lingva diverseco. “Ĝi estas maljuna. Pro tio ni estas elrevigitaj vidante ke la Komisiono ne financos ĝin”, — konfesas Meirion Prys Jones, prezidanto de NPLD. Prys Jones, kiu estas ankaŭ ĉefo de la Kimra Lingva Estraro, alvokas, ke EU faru la protektadon de malpli uzataj lingvoj grava tasko je EU-nivelo. La granda problemo por malgrandaj kaj neoficialaj lingvaj komunumoj estas, ke ili ne povas facile plenumi la kompleksajn postulojn de la EU-gvidantaro. Sen la asocio, kiu helpas ilin, estos por ili preskaŭ neeble fari subvencipetojn por siaj projektoj.

“Estas manko de konscienco en la Komisiono, kiam temas pri protektado de la lingva diverseco. Malfacilas gravigi ĉi tiun ideon”, — diris spertulo, kiu ne volis vidi sian nomon en La Ondo pro tio, ke li multe laboras kun la Komisiono. Tiu spertulo diras, ke pro la tranĉado en la financado fare de EU, en Bruselo estos malpli da pledado por malpli uzataj kaj endanĝerigitaj lingvoj.

Dafydd ab Iago

La Ondo de Esperanto. 2010. №12 (194).

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi