Ĉu komenco de la fino?

Alen Kris

Iutempe mi faris prognozon pri ebla rivaliĝo inter Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin. Post ok jaroj de sia rego Putin devis havi laŭleĝan paŭzon, kaj tiu paŭzo personiĝis tiumomente en lia teamano Medvedev. Putin preferis lin el la duo antaŭelektita, kie alia kandidato — Sergej Ivanov — ŝajnis al la prezidento pli danĝera en perspektivo. La celo de la interprezidentecano estis simpla kaj maksimume klara — gardi la lokon kaj konservi ĝin ĝis la reveno de Putin.

Sed, kiel mi diris en la komento, la loko de prezidento subhavas certan rezervon, kiu kapablas ŝanĝi la situon. Tiu rezervo estas neniel mistera. Vole-nevole eĉ la plej obeema prezidento devas selekti teamon, vole-nevole li ĉirkaŭigas sin per rondo de konsilistoj, raportistoj, administristoj, servistoj kaj ĉambristoj. Kaj iom post iom tiu teamo akiras trajtojn de memstara eco kaj aĵo kaj ekhavas siajn proprajn interesojn. Kaj plej koncize tiu sumo de interesoj esprimiĝas en la formulo “Der Wille zur Macht”. Tia volo al povo neeviteble direktas la teamon puŝi la marioneton al memstara politiko. Tiel, iom post iom, obeema anstataŭanto ŝanĝas la psiĥologion kaj iĝas konkuranto.

Eble, “Der Wille zur Macht” estas iom tro forta esprimo, sed ni povas diri simple — la instinkto de memprotekto, kaj nenio ŝanĝiĝos en la esenco.

Nun ni povas vidi klaran realigon de tiu fatala dispozicio.

La unuaj signaloj de ankoraŭ kaŝita konflikto en la dueto Putin-Medvedev aperis antaŭ unu jaro, kiam politikaj simulantoj opoziciaj en la parlamento komencis subite en publiko esprimi malkontenton pri la konduto de la reganta partio en tiamaj lokaj reelektoj. Sekvis mitingo de “unuiĝinta opozicio” en Kaliningrado, kaj tuj — paŭzo, ĉar tiu neatendite ampleksa mitingo ŝajnis minaci la stabilecon politikan.

Kaj jen, ĉi-aŭtune, nova sismo de subtera streĉo: kaj surface oni observas la ostracismon de Jurij Luĵkov.

Luĵkov, membro de la teamo de Putin, estis la tria ĉefa figuro en la Nova Ruslando. Urbestro dekokjara de Moskvo, li opiniis sin neŝancelebla elemento en la putinista tektoniko de la povo. Lia falo evidentigis novan bilancon de fortoj.

La teamo de Putin ne rapidas kapitulaci. Sed oni devas konstati, ke ĝi perdis la iniciativon kaj kontentiĝas per propagandaj manipuloj televidaj kiuj celas-recelas sugesti al la publiko la saman bildon de la potenca politikisto Putin: Putin en aviadilo, Putin en bolido de “Formulo 1”… la eterna ripeto sen aludo de antaŭa efekto.

Jam oni eĉ ridas.

Kaj rido… rido estas komenco de la fino politika.

Alen Kris

La Ondo de Esperanto, 2010, №12 (194)

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Alen Kris kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Ĉu komenco de la fino?

  1. Kalle diras:

    Ŝajnas al mi tute ne evidenta, ke Luĵkov estis teamano de Putin. Li subiĝis al Putin, jes, sed teamano? Ne vere.

  2. Bone ke rusoj jam povas ridi pri la nova caro. Miĥail Ĥodorkovskij dume tamen ne ridos. Tamen la aŭtokrato jam sukcesis venenigi la menso de la “niaj”; la Putin-Jugend restas, ankaŭ kiam li mem estas en la ‘sterkejo de la historio’.

Respondi