La 32a MIKF: Politiko abundis, gajnis Frato

La konkursa parto de la 32a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF), tradicie okazinta en junio, estis plenigita de filmoj, kiujn oni povas konvencie nomi “politikaj”. Konsiderante, ke plejparto de tiuj filmoj estis faritaj en ekssocialismaj landoj kaj estis dediĉitaj al ĝuste tiu epoko, tio ne povas esti hazardo, sed konscia elekto de programa direktoro de MIKF Kirill Razlogov (fama fakulo pri kino, gvidanta sian propran televidan programon Kult’ kino). Razlogov kaj aliaj festivalestroj sendube konscias, ke “politika nostalgio” estas nun bezonata kaj aktuala, kaj spektantoj volas denove mergiĝi en la pasintecon, por pere de kino kompreni, kio estis bona tiam, kio estis malbona. Samtempe tiaj filmoj estas averto por la nunaj moŝtuloj — ege gravas ne ripeti antaŭajn erarojn (tia risko, bedaŭrinde, nun reaperis).

Germanio prezentiĝis per la filmo Boxhagener platz (en la rusa traduko komence estis aldonita vorto “Berlin”, dank’ al kio rezultiĝis klara aludo al la majstroverko de R.W.Fassbinder Berlin, Alexanderplatz, sed la simileco estas nur en la titoloj — feliĉe). Ne temas pri aparte elstara filmo — estas multaj politikaj konversacioj kun sufiĉe ordinara temlinio, bazita sur esplorata krimo. La filmon “savas” aktorino Gudrun Ritter, kiu rolas virinon, malgraŭ sia aĝo daŭre sentantan bezonon esti amata kaj amanta, pro kio ŝi edziniĝas ses- aŭ sep-foje. Samtempe la karaktero prezentata de Ritter ne estas komika aŭ farsa — ne facila tasko!

Malsimila laŭ etoso, sed simila laŭ ĝenerala humoro estas la filmo
de la klasikulino de la hungaria reĝisora arto Márta Mészáros. Ŝi
portis al Moskvo la filmon Utolsó jelentés Annáról (La lasta denunco pri Anna), bazitan sur reala historio de Anna Kéthly — hungara politikistino el la registaro de Imre Nagy (1956). Laŭ la filmo, literatura kritikisto Peter estas sendita al Londono, kie loĝas Anna, por konvinki ŝin reveni en Budapeŝton. En La lasta denunco temas ne nur pri politiko, ĉeestas ankaŭ lirikaj linioj, interalie, ligitaj rekte kun Kéthly, tamen la kerno estas intelekta debato, logika duelo inter Anna kaj Peter, ambaŭ prezentantaj tute malsamajn vivkonceptojn kaj vidpunktojn.

Malpli politika enhave, sed rakontanta pri la malnova tempo estas la bulgaria Stŭpki v pyasŭka (Spuroj sur sablo). Unu el plej simplaj, sed samtempe kortuŝaj filmoj — junulo Slavi malreciproke amis belan Nelli, kaj decidis fuĝi el Bulgario en Okcidentan Eŭropon. Post 20 jaroj li revenas, rakontas sian historion al hazardaj homoj kaj provas retrovi sian amon.

Kvankam kaj Gudrun Ritter, kaj Enikö Eszenyi (Anna Kéthly) altnivele plenumis siajn partojn, la premion por la plej bona virina rolo ricevis Vilma Cibulková (Zemský ráj to na pohled Surtera paradizo, Ĉeĥio). Ne estas mirinde, ke ĉeĥa filmo milan fojon rakontas pri la eventoj de 1968, sed samtempe ĝi metas akcenton egale sur personajn kaj sociajn aferojn. Kroma plusego de la filmo estas absoluta manko de negativaj protagonistoj, kaj aparte amuzas la spektantojn kreiĝinta ama — ne, ne triangulo! — minimume dekangulo, kiun lerte gvidas la ĉarma Marta, plenumata de Cibulková.

La premion por la vira rolo gajnis albana aktoro Nik Xhelilaj, kiu estas ĉefprotagonisto Arben en La albano. Arben volas edziĝi, sed por “elaĉeti” sian fianĉinon li bezonas grandan sumon, do li kontraŭleĝe veturas en Germanion, kie li provas ĉian laboron. Diference de la aliaj, ĝi prezentas aktualajn problemojn de moderna socio, sed estas absolute klare, ke situacio, kiun trafis Arben, ne estas hazarda — ĝin kaŭzis la multjara mispolitiko de Albanio (same kiel de pluraj aliaj landoj). La albano havas tre malklaran kaj mallertan finalon, sed tio estas riproĉo al la reĝisoro, sed ne al la aktoroj, kiuj bone faris sian laboron.

Fortegan filmon prezentis la pola reĝisoro Jan Kidawa-Błoński —
Różyczka (Rozeto). Ĝi meritas apartan studon (kiun ĝi ricevos — se ne jam ricevas) en Pollando, sed nun ni koncize menciu, ke Rozeto estas inspirita de la vivo de la verkisto Paweł Jasienica (lia filino oficiale avertis gazetaron, ke se oni ligos la nomon de Jasienica kun ĉi tiu filmo, oni ricevos juĝprocezon). Eventoj okazas en 1967. La nejuna verkisto, en la filmo nomata Adam Warczewski, edziĝas kun la bela junulino Kamila, kiu evidentiĝas agentino de la pollanda sekurservo. Iom post iom ŝi decidas ne plu spioni kontraŭ Warczewski, sed “la granda frato” ne lasas ŝin libere vivi, kio kondukas al granda privata katastrofo — komplete ruiniĝas la vivoj de minimume tri homoj. Rozeto estas filmita sur altega nivelo, ĉio estas preskaŭ senriproĉa. Ne ĉiujn agojn de la protagonistoj oni akceptas, sed tio ne estis celo. Homoj en ĉi tiu filmo estas pentritaj ĝuste tiaj, kiaj ili estas — kontraŭdiraj, naturaj, farantaj bonon kaj malbonon. Pro tio la decido de la ĵurio, gvidita de Luc Besson, doni al Rozeto la premion por la plej bona reĝisorado aspektas absolute prava kaj merita.

Sed, malgraŭ la ĝenerala tendenco, la ĉefpremion ricevis la venezuela filmo
Hermano (Frato), kiu rakontas pri la nuna tempo kaj estas absolute eksterpolitika.
En Karakaso loĝas du fratoj — Julio kaj Daniel. Iutage Daniel vidas,
ke amiko de Julio per hazarda pafo mortigas ilian patrinon. Daniel nenion diras al Julio. Frato estas pri savo kaj mortigo. Pri ludo kaj pri vivo. Pri forto kaj malforto. Pri amikeco kaj perfido. Inter ĉi tiuj absolute malsamaj nocioj ekzistas limo, kiu ne ĉiam estas evidenta kaj klara. Alia avantaĝo de la filmo estas bonkoreco kaj ironio — malgraŭ la teruraj okazintaĵoj, post la fino oni sentas entuziasmon kaj vivodeziron. Frato estas elstara filmo.

Dum la konkurso estis montritaj multegaj bonaj filmoj (kaj ekster ĝi
— multe pli).

La festivalon malfermis Ces amours-la (Tia amo; internacia titolo
Virino kaj viroj) de la kinopatriarko Claude Lelouch. Sendube,
se ĉi tiu filmo partoprenus la konkurson, ĝi ricevus ĉiujn premiojn,
sed ve — Virino kaj viroj estis montrita en Moskvo nur unufoje.
Kontraŭe la ferma filmo, Eksterordinaraj aventuroj de Adel, nova laboraĵo de Besson, jam baldaŭ post MIKF estis vaste montrita tra la lando.

Grigorij Arosev

La Ondo de Esperanto, 2010, №8–9 (190–191)

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi