Belega bosniumaĵo, eĉ se pli muzika, ol kanta

Espo Despo. Bosniumas: KD. – Donneville: Espo Despo; Vinilkosmo, 2016.

BosniumasEspo Despo estas internacia grupo, aperinta sur la restaĵoj de la fama bando Esperanto Desperado, kiu disiĝis en 2005. Komence la grupanoj ludis plejparte la kantojn, hereditajn de Esperanto Desperado, sed ili daŭre serĉis sian propran stilon, kio rezultis en aperigo de la unua albumo Esperante (en 2008). Nun la kernon de la grupo konsistigas Amir Hadžiahmetović, Karl Maybach kaj Birte Jona Røskvar Knutzen, sed la grupo aktive kunlaboras kun multaj gast-muzikistoj.

La nova albumo kun la karakteriza nomo Bosniumas estas bazita sur la bunta muzika kaj kanta kulturo de Bosnio. La historio de la albumo komenciĝis en 2006, sed daŭris tiom longe pro tio, ke la muzikistoj deziris ne nur prezenti la tradiciajn kantojn, sed ankaŭ aldoni al ili freŝajn kaj modernajn muzik-aranĝojn. Ankaŭ nemalofta komplikeco de la bosnaj ritmoj kaj harmonioj, same kiel partopreno de multaj invititaj muzikistoj (pli ol dek!) iom malrapidigis la aferon. Sed finfine la laborojn kronis la kolekto de 12 kantoj ege dignaj kaj interesaj laŭ la sono.

Mi intence diris “laŭ la sono”, ĉar la albumo vere rezultis pli muzika, ol kanta: la kantaj elementoj rezultis palaj. Unue, la tradukoj estas ne tre bonkvalitaj kaj de la poezia, kaj de la lingva vidpunkto. Multegas mislokitaj akcentoj (kiuj ofte malfaciligas la komprenon), foje strangas la vort-ordo kaj vort-elekto; la tekstoj mem prezentas pli ofte iom hakitajn sent-registraĵojn, ol bele kunligitajn frazojn. Due, la muzik-aranĝoj plej ofte ne reliefigas la voĉon per laŭteco, sed faras ĝin kvazaŭ aldona muzika koloro, pro kio la komprenebleco de la tekstoj eĉ pli malboniĝas. Kvazaŭ komprenante kaj akceptante tion, la kantistoj (krom Amir Hadžiahmetović gaste kantis ankaŭ Alejandro Cossavella kaj Patrik Austin) ne multe zorgis pri bona prononco kaj pri klare distingeblaj vorto-finoj (kio aparte rimarkeblas okaze de kunpuŝiĝo de vortoj, finiĝantaj kaj komenciĝantaj je vokaloj). Foje aŭdeblas eĉ evidente mise prononcataj sonoj.

Feliĉe, la muzika “naturo” de la albumo superkompensas la mankojn de la teksta parto. La melodioj, kiel ĉe ĉiuj ajn popolaj kantoj, estas tre belaj kaj memorindaj; la bosnaj ritmoj kaj harmonioj vere ensorĉas. La muzikoj estas tre diversspecaj, eblas aŭdi la plenan diapazonon de meditadaj baladoj tra kortuŝa liriko ĝis ŝerca danco. Iom dominas tamen nelaŭta, minora kaj “ŝveba” sono, al kiu la bosnaj muzikaj tradicioj aldonas ege spican guston. Apartan laŭdon meritas la laboro de la muzikistoj rilate la muzik-aranĝojn: vere temas ne pri simpla plenumo de la popolaj kantoj, sed pri ties siaspeca refaro forme de modern-koloraj muzikaj poemetoj. La muzikistoj neniel penis emfazi la popolecon de la kantoj per la uzo de iuj tradiciaj muzikiloj; male – la modernecon de la ĝenerala muzika agordo emfazas tre riĉaj kaj brilaj drumoj kaj bele aranĝita “vasta” stereofonia sono. La muzikado mem estas rafinite senriproĉa – kaj tiel bona rezulto ja certe meritis la multjaran laboron!

Rezultis do ege interesa miksaĵo de tradiciaj melodioj kun modernaj muzik- kaj son-aranĝoj. Eble oni povus nomi tion ankaŭ “modern-stila muzika fantazio laŭ la tradiciaj motivoj”, sed mi tuj atentigu, ke la tradicioj estis traktitaj tre singarde kaj estime, sen la alloga falo en senbridajn improvizojn. Tiu rezulto, laŭ mi, estas sendube interesa kaj aŭskultinda. Tiujn aŭskultantojn, kiuj deziras ne nur aŭskulti, sed ankaŭ kompreni, helpos la tekstolibreto (ĝi enhavas iom da komentoj pri la enhavo de la albumo, sed eble ne estus superfluaj ankaŭ la komentoj pri la unuopaj kantoj kaj uzitaj propraj nomoj).

Malgraŭ tio, ke mi restas firme certa, ke la albumo rezultis pli muzika, ol kanta, mi admiras la multjaran laboron de la muzikistoj kaj sincere rekomendas la diskon al ĉiuj muzik-ŝatantoj. La riĉaj bosnaj ritmoj kaj harmonioj garnitaj per ege riĉaj kaj trafaj muzik-aranĝoj neniun lasos indiferenta!

Paŭlo Moĵajevo

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/02/recenzo-97

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.