BET-55: Studi mediprotektadan kemion kun Orlando E. Raola

Orlando E. Raola naskiĝis en Havano, Kubo, en 1955. Li studis kemion (diplomiĝis en 1978) kaj juron (diplomiĝis en 1986) en la Universitato de Havano. Li laboris en metalurgia industrio kaj en esplorinstituto pri materialoj. En 1994 li elmigris al Usono, kie li akiris magistran diplomon ĉe Kalifornia Ŝtata Universitato (1999) kaj doktoran diplomon (Ph. D. en kemio, Universitato de Kalifornio, Santa Barbara, 2005).

Lia subfako estas analiza kemio, kun speciala emfazo je analizo de specimenoj rilataj al mediprotektado kaj al evoluigo de novaj materialoj. Ekde la doktoriĝo li estas profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College, universitato por la unuaj du jaroj de supera studado, en Santa Rosa, Kalifornio, Usono. Li loĝas en la urbo Larkspur (Norda Kalifornio), kun la edzino Elsa Torres kaj plenkreska filo Abel.

Esperanton li eklernis en 1984 pro elreviĝo je la ebleco lerni multajn fremdajn lingvojn. Li tion celis por sukcese komunikiĝi kun homoj de diversaj etnoj kaj kulturoj. Li akiris fluecon en la lingvo ĉirkaŭ 1987, kaj tuj ekaktivis en la nacia kaj monda movadoj. Li ankaŭ instruis la lingvon diversnivele. En 1990-1994 li laboris profesie por Esperanto kadre de la Fremdlilngva Eldonejo Jose Marti en Havano. Kunfondinto en 1988 de la Esperanto-elsendoj de Radio Havano Kubo, li estis redaktoro kaj parolisto tie dum ses jaroj.

Post la elmigro al Usono li daŭrigis sian poresperantan agadon seninterrompe. Elektita al la Estraro de la landa asocio unue, kaj poste kiel predizanto de la landa asocio Esperanto-USA dum 2011-17. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 2016, kie li estras la fakon pri Faka Lingvo. Komitatano de UEA ekde 2013. En 2017 li volontulis dum du monatoj en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

Lia scienca agado en Esperanto inkluzivas la aktivan partoprenon en la Internaciaj Kongresaj Univesitatoj, kie li jam prelegis ses fojojn, la Sciencan Kafejon, unufoje, kaj la organizan laboron por la Esperantologiaj Konferencoj dum la lastaj kvin jaroj. Li ankaŭ prelegis multfoje en la naciaj kongresoj de Esperanto en Kubo, Usono kaj Meksiko. Li verkis artikolojn, eseojn kaj recenzojn. Okaze de la unua oficiala laŭleĝa vizito de usonaj esperantistoj al Kubo, li kunordigis kaj partoprenis en la filmo Trans la Florida markolo. Lia traduka laboro etendiĝas ankaŭ al beletro, libroforme aperis lia traduko de Nia Ameriko de Jose Marti. Ankoraŭ nepublikigita restas lia traduko de romano de la elstara kuba verkisto Alejo Carpentier.

Orlando estas ofta vojaĝanto tra la mondo, jen pro profesiaj devoj, jen por Esperanta agado. Ambaŭkaze, li ĉiam kontaktas la lokajn esperantistojn en la vizitataj urboj kaj mondopartoj, kaj estis gasto de pluraj lokaj kluboj kaj Esperantaj institucioj en Kanado, Brazilo, Argentino, Urugvajo, Japanio, Germanio, Britio, Belgio, Finnlando, Pollando, Hispanio, Rusio, Aŭstralio kaj aliaj landoj.

Kadre de BET-55 Orlando liveros prelegserion (5 prelegoj) pri mediprotektada kemio, derivitaj el kurso kiun li komencis instrui en la angla en la Unversitato de Kalifornio Santa Barbara en 2005 kaj poste prezentis en pluraj eroj kadre de lia instruado de analiza kemio en Santa Rosa Junior College.

La temoj de la prelegoj:

  1. Ĝenerala enkonduko al mediprotektada kemio. Kemio kaj mediprotektado en la atmosfero.
  2. Kemio kaj mediprotektado en la hidrosfero.
  3. Kemio kaj mediprotektato en la terkrusto.
  4. Kemio kaj mediprotektado en la biosfero.
  5. Energio kaj klimato cele al daŭripova evoluo.

La prelegoj estos memstaraj, la partoprenontoj povos elekti laŭvole, sed Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino agnoskis la tuton kiel kurson de SUS-36 kadre de BET-55, tiel ke AIS liveros atestilojn al tiuj kiuj ĉeestos ĉiujn sesiojn kaj sukcese trapasos simplan ekzamenon ja la fino.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la marta numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/01/bet-78

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi