BET-55: jam 272 aliĝintoj

BET-55Hodiaŭ, la 6an de januaro 2019, precize duonjaron antaŭ la komenco de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, al BET-55 aliĝis jam 272 esperantistoj el 25 landoj. Tio aŭguras, ke la nombro da aliĝintoj fine estos multe pli ol 300. Verŝajne, ĉi-jara BET laŭ la kvanto da aliĝintoj estos la plej amasa BET dum ĉi tiu jarcento kaj superos la nombron 334, atingitan antaŭ tri jaroj en BET-52 en Birštonas.

Tio tre bele aspektus, ĉar en 2019 BET fariĝos 60-jara. kaj la Litova Esperanto-Asocio, kiu organizas ĉi-jaran BETon, fariĝas 100-jara. Al ĉi tiuj du historiaj datoj estas dediĉita BET-55. Sube estas hodiaŭa statistiko de aliĝintoj al BET-55.

Litovio 83 Hungario 6
Pollando 41 Belgio 5
Koreio 36 Estonio 5
Latvio 19 Ĉinio 4
Ruslando 18 Finnlando 4
Francio 14 Belarusio 3
Germanio 12 Ĉeĥio 3
Ukrainio 8 Bulgario 2

Po unu persono aliĝis el Hispanio, Israelo, Kazaĥstano, Kubo, Nederlando, Pakistano, Slovakio, Svedio, Usono.

La aliĝado al BET-55 daŭras. Ni invitas ĉiujn esperantistojn kune pasigi la 55ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn en Litovio.

Povilas Jegorovas

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al BET-55: jam 272 aliĝintoj1

  1. Dieter ROOKE diras:

    La BET estas survoje al UK

Respondi