Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

Foto: Aleksej KlimenkoLa 2an de marto 2013 en la malnova rusa urbo Kaluga tre sukcese pasis la dua Kaluga Lingva Festivalo. Ĝi estis tiom impona kaj sukcesa, ke eblas senhezite diri: la lingvafestivala movado en la urbo stabiliĝis, maturiĝis kaj montras firman tendencon plu evolui.

Sur la fronta paĝo de la programo ĉiu vizitanto povis legi, ke la Festivalon organizas la Administrejo pri klerigado de la urbo Kaluga (Управление образования города Калуги), asistata de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”, Kaluga ŝtata universitato Ciolkovskij, Kaluga filio de la Moskva ŝtata teknika universitato Bauman, Kaluga filio de la Ruslanda ŝtata humanitara universitato.

La antaŭhistorio de la Kaluga festivalo komenciĝis en Moskvo, kien por la 5a Moskva Lingva Festivalo en 2010 venis granda grupo de kalugaj lernejanoj, organizita de Maria Turilova, oficistino de la urba Administrejo pri klerigado. Por la sekva jaro al la MLF antaŭaliĝis jam 60 lernejanoj de Kaluga; kaj tio kaŭzis la neplanitan eventon: la 1an Lernejan Lingvan Festivalon en Moskvo, kiun ni organizis en la Pedagogia kolegio №15. En ĝi estis nekutima ero: konversacia rondo por lernejaj instruistoj kaj gepatroj “Ĉu indas organizi apartajn lingvajn festivalojn por lernejanoj?” Dum la kunveno reprezentantoj de Kaluga, inspiritaj de niaj garantioj pri ĉiaspecaj subtenoj, decidis organizi lernejan LF en sia urbo. Kaj la 21an de aprilo 2012 la 1a Kaluga Lingva Festivalo sukcese pasis en la gimnazio №24.

La duan Kalugan festivalon denove gastigis la gimnazio №24 – kies 300-seĝa solenejo jam ne povis liveri sidlokojn por ĉiuj ĉeestantoj. Je la 11a horo ĉi tie kolektiĝis lingvemuloj el la dudeko da urbaj lernejoj. Kiel kunordiganto de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI” kaj direktoro de la Moskva lingva festivalo, en la salutparolo mi klarigis, kial ĝuste esperantistoj lanĉis la lingvafestivalan movadon kaj menciis, ke la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, traktis ĝin kiel la duan lingvon post la gepatra kaj komunan por ĉiuj.

Dum la Festivalo estis prezentitaj 30 programeroj, dividitaj je tri 40-minutaj blokoj. Kadre de la unua bloko mi prezentis Esperanton. La seĝoj en la klasĉambro ne sufiĉis, kaj oni devis alporti kromajn el la najbaraj klasoj. Ĉiuj aŭskultantoj estis gelernantoj de diversaj aĝoj – kaj ĉiuj estis tre atentaj kaj aktivaj. Ili multe ĝojis pro la disdonitaj flugfolioj kaj broŝuroj, ĉiuj deziris daŭrigon, kelkaj lasis siajn retadresojn. Feliĉe inter la gastoj estis nova Kaluga esperantistino Julia Tenengolc, kiuj antaŭ semajno vizitis la paroligan renkontiĝon Apero-7. Ŝi promesis plu zorgi pri la dezirantoj lerni Esperanton.

Intertempe en la solenejo prezentis la japanan lingvon la masiano Miĥail Ĥaminskij. En la dua bloko li prelegis pri la iberiaj lingvoj kaj en la tria – pri la slavaj. En la dua kaj tria blokoj la masianino Julia Samsonova (konata kiel Klera) prezentis la hebran lingvon kaj tok-pisinon. Intertempe mi estis intervjuita de la urba televido Nika, kaj traktis kun la kaluganoj eblecojn pri aliaj kunaj projektoj.

La programon de la 2a Kaluga LF kronis belega kaj vere festa koncerto, farita de la plej brilaj infanaj artaj kolektivoj de la urbo. Ĉiuj prelegintoj ricevis dankleterojn de la Administrejo pri klerigado.
Foto: Aleksej Klimenko
Ĉiuj vojaĝ-, loĝ- kaj manĝ-elspezoj de la gastprelegintoj estis kompensitaj de la invitinta organizaĵo. Nun antaŭ la Kalugaj organizantoj staras granda defio: organizi festivalon por ĉiuj urbanoj.

La ekzemplo de Kaluga montras, ke ankaŭ neesperantistoj povas organizi bonegan Lingvan Festivalon, se ili studas nian sperton, sekvas niajn rekomendojn kaj havas nian atenton kaj helpon – ne nur kuraĝigan kaj konsilan, sed ankaŭ kontribuan. Danke al ĉi tiu kunlaboro pozitive famigas sin esperantistoj, kaj Esperanto akiras renomon, estimon kaj prestiĝon. Mi alvokas ankaŭ aliajn urbojn sekvi la kaluganojn – kaj flanke de “MASI” kaj MLF vi ĉiam ĝuos subtenon!

Irina Gonĉarova
direktoro de Moskvaj Lingvaj Festivaloj
kunordiganto de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”
http://ek-masi.weebly.com

Fotoj de la 15-jara gimnaziano Aleksej Klimenko

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/masi-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

  1. Saluton, Denis, multestimata patro de la Lingvaj Festivaloj! 🙂 Via nomo kaj via sekvinda ekzemplo tra la tuta festivala historio estas kun ni! 🙂
    Koran dankon pro la aprezo de nia laboro! Kvankam niaj (de MASI) penoj por tiu kaluga historio ne kompareblas kun tiuj por niaj moskvaj festivaloj (vd la raporton pri la lasta, 7-a, ĉi tie, en la pasintjaraj novembraj materialoj).
    Dank’al Ĉeboksaraj, Moskvaj, Peterburgaj ekzemploj kaj kontribuoj la LF okazis kaj stabiliĝis en kelkaj rusiaj urboj. Do, ni povas aserti, ke la festivala movado en Rusio multe progresis kaj ne montras tendencon formorti. Sed – ve! – tio tute ne signifas aŭtomate, ke pro tio aperos granda kvanto da novaj E-kursoj. Mi devas konfesi, ke konas eĉ ne unu E-kurson, kiu aperis rezulte de LF. Eble, tio foj-foje – certe, ne ĉiujare – ankoraŭ okazadas en Ĉeboksari. Sed eĉ ne en Moskvo, kie la Asocio MASI kaj mi persone multe laboras por popularigo de Esperanto. La akcento miakaze estas alia: al niaj kutimaj kursoj (okazantaj sendepende, ĉu estus aŭ ne LF) venadas unuopaj lingvistoj ĉu de la Organiza Teamo de LF, ĉu el lingvaj prezentantoj, ĉu el la publiko. Ne pli ol en du-tri kursoj dum 7 jaroj tiaj homoj konsistigis plimulton de la kursanoj. Jes, sendube, ni kreas pozitivan bildon pri Eo, ni senlace informas, multegaj homoj vizitas prezentadon de E., sed pri la sukceso ĉe la porkursa varbado mi parolus lastvice. La aliaj urboj tute aŭ preskaŭ ne zorgas pri popularigo de Eo. Mi estus feliĉa, se en la okazonta la 30-an de marto la Unua LF en Minsko, organizata de niaj MLF-teamanoj – lingvistoj-neesperantistoj, oni dum la Malfermo mencios la mondan historion de LF (kiun oni jam parkerigis dum 7 jaroj), vian nomon kaj – lige kun vi – la vorton “esperantisto”. Certe, okazos la prezentado de Eo, ĉu unu, ĉu dufoje, sed… nu… ĝi estos nenio krom unu el la 35 lingvoj. Eble, oni ne invitis min al Minsko ĝuste por estu malpli da E-mencioj. Aliflanke, pri la Minska LF mi trankvilas, ĉar ĝi, farata de firmaj MLF-adeptoj, gvidataj de unu el niaj lingvaj ekspertoj, havos la saman formaton kaj certe estos ne malpli bonkvalita. Kaj bonkvalitaj LF jam per si mem estas unike bonega afero! Do, se ni ne ĉiam sukcesas promocii Eon, ni, tamen, sukcesas kontribui al la ĝua klerigo de la homaro 🙂

    Nankin kaj Moskvo estas tute diversaj kantoj. Samkiel ĉinoj kaj rusoj. Ĉinio nun travivas leviĝon, esperojn pri penetro Eŭropen. Rusoj travivaj profundan falon. Ankaŭ ili aspiras Eŭropon-Usonon, sed certe ne per Esperanto.
    Daŭrigante la temon pri diversa atento al Eo en diversaj LF, mi diru pli vaste: senescepte ĉiu LF en Rusio havas sian specifikecon. Ili estas organizataj de diversaj homoj kaj funkcias en diversaj kondiĉoj. Kaj tiuj kondiĉij multon diktas. Ankaŭ – kiomgrade Eo ekzistu ene de LF. Mi kuraĝas aserti, ke en Rusio al Eo nenie estas dediĉita tiom da atento kaj tempo, kiel en la Moskvaj LF (ĉar mi sukcesas teni la MLF dependa de neniu instanco, krom MASI).
    Kio koncernas eksterlandon – nu, mi sincere ne scias, ĉu oni tie ĝenerale komprenas, kio estas la vera LF – de via formato. Tio, kion mi vidis, estas kermesa amuzaĵo, ĉestanda regalado de hazardaj preterpasantoj per alfabetoj kaj naciaj bongustaĵoj. Malserioze. Se vi nomus al mi la verajn LF, krom Ĉinio kaj Rusio, mi multe dankus. Cetere, eble, en Jalto kaj Odeso. Eble, en Kiŝinevo. Do – en eksaj sovetaj respublikoj…
    La iniciato de Jefim pri tradukado estas belega, eble, ni iam trovos kroman organizan rezervon fari ĝin.
    Certe, ĉiuj niaj moskvaj LF estas priskribitaj en REGoj (Rusia E-Gazeto), sed… Bone, se mi rememoros kie estas informoj pri niaj LF en Eo (en la rusa, nature, estas ĉio en la festivala paĝaro – grandioza arkivo
    http://www.lingvafestivalo.info/moskvo/ ),
    mi skribos al vi.
    Refojan dankon pro via aprezo kaj subteno!

  2. Kara Jefim, dankon pro la reeĥo.
    Mi bedaŭras, ke ne tute klaras el la teksto, ke en la jaro 2010 la kaluganoj mem iniciatis la longn vojaĝon kun la lernejanoj de Kaluga al la Moskva lingva festivalo №5, kaj en la sekva, 2011 jaro, pro ilia pli amasa aliĝo (60 homoj) ni decidis fari specialan Lernejan LF-1, kaj tie okazigis la pridiskutadon de la LF en Kaluga. Kaj tiu okazis en la sekva jaro – 2012. En la ĉijara februaro pasis la dua Kaluga LF, pri kiu mi raportis ĉi tie.
    Do, la iniciato de moskvanoj por Kaluga okazis ne en 2010, sed en 2011 jaro.

  3. dennis keefe diras:

    Unue, mi volas gratuli al al organizantoj de MASI kaj Irina Gonĉarova por la starigo de alia interesa kaj eble, por ekhavi novajn lernantojn de Esperanto, fruktodona Lingva Festivalo en la rusa urbo Kaluga.

    En la supra artikolo estas speciale unu frazo kiu plaĉis al mi: “Je la 11a horo ĉi tie kolektiĝis lingvemuloj el la dudeko da urbaj lernejoj.” LINGVEMULOJ, el DUDEKO da LERNEJOJ! Tio povas esti tre bona novaĵo, ĉar kutime ĝuste en tia celgrupo estos homoj kiuj VERE volas lerni Esperanton poste. Vi bone trafis ĝustan celgrupon!! Lu Wunsch-Rolshoven havas kelkajn ideojn pri celgrupoj kaj lernejanoj. Estus interese legi liajn komentojn pri la evento.

    Aleksandr Blinov povas komenti pri lia sperto de la granda kvanto da studentoj kiuj eklernis Esperanton post la Lingva Festivalo de Ĉeboksari. Laŭ nia sperto jam en multaj landoj, Lingva Festivalo estas la plej potenca ilo por altiri novajn lernantojn al postaj kursoj de Esperanto. En Ĉinio, nur du tagoj da Lingva Festivalo sufiĉas por altiri pli da novaj gelernantoj ol dek jaroj da tradicia varbado, almenaŭ tio estas nia sperto en la urbo Nankino.

    Ĉu la foto en la artikolo estas de la kurseto de Esperanto? Se jes, tio ankaŭ estas tre bela.

    Jefim Zajdman havas bonajn ideojn rilate la starigon de traduko-konkursoj por Esperanto kaj aliaj lingvoj. Tiu ideo lia, kune kun Lingvaj Festivaloj, kaj ankoraŭ kun aliaj lingvaj eventoj, ankoraŭ ne elpensitaj, povas starigi bazon sur kio Esperanto povas lanĉiĝi pli bone. Tio estis mia sperto kun Lingvaj Festivaloj en Francio, Usono kaj nun Ĉinio.

    Mi legis la priskribon de la Lingva Festivalo sur la retpaĝo ĉe http://ek-masi.weebly.com Se vi havas ankoraŭ pli da informo aŭ detaloj pri la Festivalo, bonvolu skribi. Mi volonte legos ĉion, kion vi verkos pri Lingvaj Festivaloj.

    Amike,

    Dennis Keefe

  4. Jefim diras:

    Certe la iniciato de la moskvanoj en la 2010 estis fruktodona. La artikolo bone priskribas manieron naski urban lernejan LF en urboj, kie forestas E-klubo.
    Moskva Esperanto-Asocio “MASI” kaj gxis gvidanto estas bravuloj.
    Organizanto de Lingvajn Festivalojn en Jalto – Jefim Zajdman

Respondi