Klimata ŝanĝiĝo post 2030

Vide el Bruselo

Pro siaj financa kaj ekonomia krizoj Eŭropo dubas pri multaj siaj politikoj. Ankaŭ pri sia politiko kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Politikistoj pli kaj pli ne sukcesas montri la necesan volon por akcepti leĝojn bezonatajn. Nuntempe, nur ĝis 2030 Eŭropo havas devigajn celojn altigi la procentaĵon de renovigebla energio kaj malaltigi la ellasadon de forcejaj gasoj. Sed kio okazos post 2030?

Nuntempe nur malrapide kaj mallaŭte politikistoj priparolas la temon. Tamen ni eble nun vidas la finon de la merkata sistemo, elpensita por redukti la ellasadon de forcejaj gasoj – la karbonmerkato. Ĝi almenaŭ donis prezon al tiuj, kiuj volas ellasi forcejajn gasojn. Se poluantaj firmaoj volis ellasi pli, ili devis pagi pli. Sed nun la prezo de la permesoj ellasi karbonon estas tiom malalta, ke firmaoj pli profite bruligas karbonon ol investas en malpli poluantajn fuelojn.

Tamen la klimata ŝanĝiĝo iĝas pli rapida. Pro ŝtormoj kaj nekredeble ekstrema vetero ni ĉiam pli multe ekscias, ke la antaŭviditaj konsekvencoj estas ĉiufoje pli proksimaj. Pasintsomere sciencistoj ekhavis novajn pruvojn, kiuj ligas la ekstreman veteron – kiel uragano Sandy – al homa aktivado. Ankaŭ la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA en la anglalingvaj sigloj) anoncis, ke la arkta glacio atingis rekorde malaltan nivelon. Gronlando perdas glacikovraĵon je proksimume 300 km kube jare.

Sciencistoj en 2007 kalkulis, ke por haltigi la kreskadon de la tutmonda temperaturo sub 2 C° la evoluintaj landoj devus redukti la ellason de siaj forcejaj gasoj je 25–40 procentoj antaŭ 2020. Bedaŭrinde, la Eŭropa Unio celas redukti la ellason de forcejaj gasoj nur je 20% antaŭ 2020, kaj nur je 40% antaŭ 2030. Tio estas, kompreneble, tro malmulte kaj tro malfrue.

Bedaŭrinde, en la nuna tempo en la Eŭropa Komisiono neniu volas, nek kapablas proponi la necesajn leĝajn solvojn. Ĉiuj altranguloj pripensas siajn venontajn postenojn, post kiam en 2014 estos nova komisiono kaj post elektoj de la nova Eŭropa Parlamento.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/03/bruselo-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Klimata ŝanĝiĝo post 20301

  1. A. Kuenzli diras:

    Mi ne scias, ĉu tiu s-ro ab Iago estas komunisto. Liaj artikoloj estas tro tendencaj kaj tro unuflanke polemikaj kontraŭ Europa Unio.

    Estas tro primitive diri, ke ĉiuj “altranguloj pripensas siajn venontajn postenojn” por fari nenion ktp.

    Ŝajnas al mi, ke s-ro ab Iago verkas siajn artikolojn en la eburturo.

    Ke tiuj artikoloj aperas en rusa Esperanto-gazeto, mi ne miras.

Respondi