Por la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis
Ĉeĥion kiel kongreslandon. La bela Brno estos la kongresurbo.
Brno kun ĉ. 400 mil loĝantoj estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando. Brno fondiĝis en 1243 kaj havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono.
La Esperanto-klubo de Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.
Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) invitis kongresi en Brno ankaŭ pro la vigla nuntempa Esperanto-grupo, kie kunvivas gravaj movadanoj, ekzemple, Miroslav Malovec, Oldřich Arnošt Fischer, Josef Vojáček kaj la nova generacio: mezaĝaj kaj junaj aktivuloj kun alta lingvo-nivelo. La inviton subtenis ankaŭ la regiona Brna Kongresa Buroo kaj la urbo Brno mem. Por konatiĝi kun la urbo ni rekomendas spekti la video-registritan prezenton de Brno rekte de Mirka Tomečková, la edzino de la prezidanto de ĈEA, Jiŕí Tomeček: https://www.youtube.com/watch?v=-hwAUOPpVD8.
UEA do kongresos en Brno, orienta Ĉeĥio, en 2025. Ĉu ankaŭ vi partoprenos? La 110a UK estas planata por okazi de la 19a ĝis la 26a de julio. La kongresejo estos la Universitato Mendel, la urba universitato por estontaj agrikulturistoj, ĝardenistoj, ekologoj, sed ankaŭ ekonomikistoj kaj pedagogoj.
Kaj UEA rezervos specialan rabatitan kotizon por tiuj, kiuj aliĝos dum la 109a UK okazonta en Aruŝo, Tanzanio. La 2a aliĝperiodo de la 109a UK daŭros ĝis la 31a de marto 2024. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net/2024.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1163.
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news