APERo-16: hejma etoso kaj politika neŭtraleco

apero

La 16a AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo, pasis la 2-5an de marto proksime de Moskvo, apud la urbo Puŝkino, en la komforta ripozejo “Salut”, kie APERo nestis ankaŭ pasintjare.

La programo estis kutima: prelegoj, diverstemaj diskutoj, interpretista konkurso, poezia horo, lingvaj kaj ĉetablaj ludoj, koncerto de Mikaelo Povorin, ĝismatena kantado kun Aleksandro Ĥrustaljov kaj Oĉjo Ĉajka. El freŝaj kaj sukcesaj eroj mi emfazas la vigligajn sociajn dancojn kaj amuzajn teamajn ludojn, gvidatajn de Irina Jakovleva.

Ĉi APERon partoprenis David Coffin – usona esperantisto, kiu intencas transloĝiĝi al Rusio. Ni okazigis specialan renkontiĝon kun li, dum kiu li respondis multajn demandojn de la ĉeestantoj. Ne estas diskutado pri io ajn, estis nur emo kompreni vidpunktojn kaj konvinkojn de la gasto. La dezirantoj fari kromajn demandojn aŭ diskuti kun li havis kaj uzis tiujn eblojn ekster la programo. Ekde la mateno ĝis profunda nokto ĉiutage okazis io programita, kaj ĉiu programero kolektis siajn interesiĝantojn. En la programo ĉi-foje ne estis oficialaj paraleloj, tamen konstante funkciis du komunaj spacoj, kaj ĉiam en la ejo, libera de la anoncita programo, io okazis per si mem.

Partoprenis la klasika por APERo homkvanto: 33 personoj. Kondiĉoj por la lingva disciplino estis superbaj: inter la fluparolantoj estis nur du junuloj-startuloj. Alvorte, patroprenis sep gejunuloj 17-18-jaraj (inter kiuj nur unu ino). La geografio de la loĝlokoj estis mirinde bunta por tiom negranda homkvanto: 19, inter Moskvo kun sep homoj kaj Moskva regiono kun ses. Aliaj reprezentitaj urboj: Arĥangelsko, Ĉeboksaro, Ĉelabinsko, Dimitrovgrado, Novoĉerkassko, Penzo, Samaro, Sankt-Peterburgo, Stavropolo, Uljanovsko, Vladimiro + Usono.

APERoj famas pro la striktega lingva disciplino, kaj ankaŭ ĉi-foje ĝi estis perfektega.

La renkontiĝon mi ŝatis. Mi ĝojas, ke malgraŭ ne troa deziro organizi ĝin, ni tamen faris tion. Plaĉis al mi ĝia malstreĉeco kaj hejmeca etoso, plaĉis, ke ĉiu homo faris kion deziris, kaj ofte oni elektis partopreni la programon kaj esti kune.

Granda pozitivaĵo de la enlandaj Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi organizis aŭ partoprenis en la 2022a jaro kaj ĉi-marte, estas la politika neŭtraleco. Homoj kvazaŭ interkonsentus ne tuŝi politikajn temojn kaj pli zorgeme ol iam ajn vartas la amikecan etoson de niaj kunvenoj. Ni ĝuu la esperantistan kunestadon, ĝis tio eblas. Plian fojon dum ĉi tiu maltrankvila jaro mi konvinkiĝis, ke ne endas rifuzi niajn tradiciajn kunvenojn: ili malstreĉigas kaj varmigas la animon.

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

Foto: Antaŭprintempo apud Moskvo (Foto de: Aleksandr Ĥrustaljov)

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa)

eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por
vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi