Hieraŭ, la 14an de aprilo, je la 104a tago de la 2023a jaro, en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto aperis redakcia afiŝo pri la 106a mortodatreveno de Zamenhof. Tio signifas, ke jam dum 1200 sinsekvaj tagoj ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam (sen ĉi tiu artikolo, kiun vi legas je la 1201a tago de nia informserio) en ĝi aperis 3236 tekstoj. Ilin garnas 4450 ilustraĵoj.
Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo estas la artikolo de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto pri la Ruslanda censo; verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto, vizitita pli ol 4000 fojojn. Ĝin sekvas la diskutartikolo Granda skismo en Esperantujo de la Tjumena ĵurnalisto kaj esperantisto Stanislav Belov. Al la tria loko promociiĝis la Korĵenkova artikolo pri la lastaj vivojaroj de Zamenhof. Entute, kvin artikoloj estas legitaj pli ol 3000 fojojn. Antaŭ ducent tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, da tiaj anrtikoloj estis nur tri.
Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj ekde februaro 2020.
4.005. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
3.498. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
3.189. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
3.117. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
3.034. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
2.625. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
2.610. Korĵenkov A.: La Unua Libro
2.516. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
2.369. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
2.235. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
2.139. Kheirkhah R.: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
1.968. Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita
1.926. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
1.910. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)
1.888. Gorecka H., Korĵenkov A.: Nia diligenta kolegaro: La nomlisto
La Ondo de Esperanto jam la kvaran jaron aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.
Ĝin pretigas en Kaliningrado (Ruslando) Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la retejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiu deziranto, la gazeton ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Estas tri abonkategorioj:
1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj
Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton La Ondo de Esperanto. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu vian amikon por 2023.
Dankon pro via helpo!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
La artikolo “1200 tagoj da senĉesa informado en nia novaĵretejo” aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/ondo-112