Je la 1a de marto 2023 al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio), aliĝis 818 personoj el 52 landoj. Dum februaro estis registritaj 46 novaj aliĝintoj.
Plej multe da aliĝoj venis el Francio (140). Vidu la liston de la unuaj dek landoj laŭ la aliĝlisto; interkrampe estas la nombroj je la 1a de februaro.
140 Francio (130)
82 Germanio (79)
76 Italio (74)
45 Pollando (45)
43 Koreio (41)
32 Belgio (30)
32 Hispanio (28)
28 Usono (26)
27 Brazilo (27)
24 Japanio (23)
La ordo en la tabelo preskaŭ ne ŝanĝiĝis, nur Usono antaŭis Brazilon.
Estas atentinde, ke ĝis nun al la 108a UK aliĝis neniu partoprenanto el Tanzanio – la kongreslando de la 109a mondkongreso esperantista.
Ekde la 1a de januaro ĝis la 31a de marto validas la dua, pli kosta aliĝtarifo: por t. n. A landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2023/
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/torino-8