UEA kongresos en Aruŝo, Tanzanio, en 2024

aruŝo

Por la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en 2024, la Estraro de UEA unuanime elektis Tanzanion kiel kongreslandon. La unuan fojon UK okazos en la kontinento Afriko. La gastiga urbo Aruŝo (Arusha) estas internacia turisma destino, sed ne nur: ĝi ankaŭ estas grava diplomatia urbo, la sidejo de la Orient-Afrika Komunumo kaj de la Afrika Kortumo de Afrika Unio.

La regiono de Aruŝo loĝigas pli ol du milionojn da homoj. Ĝi troviĝas je la orienta branĉo de la Granda Rift-Valo, sub modera klimato. La grandurbo estas proksima al la nacia parko Serengeti, la konservada areo Ngorongoro, la nacia parko Lago Manyara, la gorĝo Olduvai, la nacia parko Tarangire, la monto Kilimanĝaro kaj la monto Meru en la nacia parko Aruŝo mem.

La Esperanto-Asocio de Tanzanio (EATA) invitis kongresi en Aruŝo post multjara laboro de la Afrika Komisiono de UEA, kiu plenumis la taskon kunordigi la landajn asociojn en la kontinento por difini la invitanton de la unua UK en Afriko. La kunlaboro estis multhoma kaj internacia. Per tiu decido ankaŭ la Estraro de UEA plenumas devon de la Asocio, kiu en la pasinta jardeko deklaris la okazigon de UK en Afriko kiel strategian elementon por UEA.

La Asocio nun kunlaboros kun la lokaj aktivuloj por fiksi la datojn, lokan kongresan komitaton, temon kaj aliajn detalojn de la 109a UK. La kongresejo estos la Aruŝa Internacia Kunveneja Centro, altnivela loko por internaciaj eventoj, kiu jam gastigis eventojn de UN. La Kongresa Fako kaj la Estraro de UEA ankaŭ kunlaboros kun ĉiuj partioj koncernataj de la okazigo de la UK, ĉu de la Esperanto-movado, ĉu de lokaj instancoj en Tanzanio. Jam eblas subteni la 109an UKon per donaco al la Fondaĵo Afriko de UEA: uea.org/alighoj/donacoj/afriko.

Indas ankaŭ aliĝi al la 108a UK okazonta en 2023 en Torino, kiu devos kalkuli je speciala partopreno de tanzanianoj:
uk.esperanto.net/2023. La nuna favorpreza aliĝperiodo finiĝas en la
31a de marto 2023.

Foto: Halidtz, CC BY-SA 4.0, via Wikimedia Commons

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1095.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi