La 76a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kune kun la ligita Scienca Kafejo (SK) okazontaj dum la UK en Torino ofertos pli ol 20 prelegojn, preskaŭ same kiel la rekorda IKU en Lillo. Kiel en Montrealo, ankaŭ la IKU- kaj SK-prelegoj en Torino estos hibridaj kaj registritaj.
Post pluraj magraj jaroj pro la pandemio, la ĉi-jara rikolto de la Internacia Kongresa Universitato denove superis dudekon da altkvalitaj proponoj, el kiuj la kvinpersona IKU-komisiono (Sabine Fiedler, Jingen Wen, Hans Michael Maitzen, Jose Antonio Vergara kaj Amri Wandel) rekomendis naŭ por IKU (el ili tri AIS-kursoj) kaj dek por Scienca Kafejo. La Estraro de UEA aprobis la proponon kaj tiuokaze akceptis sesan membron en la IKU-komisiono: prof. Grant Goodall, lingvisto en la universitato de Kalifornio en San Diego, Usono. Li anstataŭos Humphrey Tonkin kiu finis sian multjaran deĵoron en la IKU-komisiono antaŭ kelkaj jaroj.
La distribuo de temoj: kvar pri fiziko, kemio aŭ astronomio, tri pri lingvistiko, tri pri Esperantologio, du pri literaturo. El la ok ceteraj prelegoj du estas pri natursciencoj (ekologio kaj robotiko) kaj la aliaj pri sociaj sciencoj. Ĉiuj temoj kaj prelegantoj aperas en la suba tabelo. Ĉiuj resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo: https://uea.org/teko/IKU/2023. La plenaj tekstoj de ĉiuj prelegoj aperos en la tradicia IKU-libro, kiu estos havebla jam dum la 100a Germana Esperanto-Kongreso fine de majo, kaj kompreneble en Torino.
Aldone okazos en Torino la disdono de Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj libroj, artikoloj kaj prelegoj en la lastaj jaroj. Estos aljuĝataj ĝis tri premioj en ĉiu branĉo. La sumo de premioj estos ĉ. 500 eŭroj. Proponojn bv. sendi al renato@esperanto.org ĝis la fino de junio 2023. Eblas aliĝi al la 108a UK Torino ĝis la 31a de marto dum la dua aliĝperiodo: https://uk.esperanto.net/2023/.
Preleganto | Temo | Tipo | Titolo |
Baláž Peter | Robotiko | SK1 | Robotoj alvenas: aŭtomatigo, artefarita intelekto, minaco de senlabora estonto |
Barandowská-Frank Vera | Lingvistiko | IKU | Internacia kunfluo de valoroj: Torino kaj Academia pro Interlingua |
Butan Maria | Psikologio | SK2 | La Atendo – lernenda leciono |
Dawson Chris | Politiko | SK2 | Nuntempaj projektoj kaj ŝancoj de mondregeco |
Eckert Denis | Esperantologio | SK2 | La unuaj manlibroj kaj vortaroj de la Esperanto-movado |
Fontaine Joel | Fiziko | SK2 | Danĝera lumo |
Goes Heidi | Lingvistiko | AIS | La kikonga lingvaro |
Goodall Grant | Lingvistiko | IKU | Reguleco kaj nereguleco en la homa lingvo |
Jacobsen Jesper | Fiziko | AIS | Kvantuma interplektiteco: la mistera gluo de la kvantuma mondo |
Labrie Gabriel | Sociologio | AIS | Lingva pejzaĝo en lingve diversecaj urboj: esplorkampo de socilingvistiko |
Lindstedt Jouko | Literaturo | SK1 | G. J. Ramstedt kaj liaj memoraĵoj el Azio |
Lo Jacomo François | Matematiko | SK2 | La matematikaj kalkuliloj |
Pennacchietti Fabrizio | Esperantologio | IKU | La DNA de Esperanto |
Raola Orlando | Kemio | SK1 | Fizikaj kaj kemiaj karakterizoj de gemoj |
So Gilsu | Ekologio | IKU | Klimata Ŝanĝo kaj Hidrogena Ekonomio |
Tarracchini Ermanno | Pedagogio | SK1 | De la pedagogio ĝis la neŭropedagogio |
Tonkin Humphrey | Literaturo | IKU | Boulton – Ŝekspiro – Koriolano |
Tuider Bernhard | Esperantologio | SK1 | La arkivo de Universala Esperanto Asocio |
Wandel Amri | Astronomio | IKU | Novaĵoj pri la Serĉo de Ekstertera Vivo: eksterplanedoj, NIFO-j kaj SETI |
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1099.