Realeco de Mikel Klav: La unua muzika albumo en 2023

RealecoLa 6an de januaro 2023 estis oficiale lanĉita la sepkanzona bitalbumo Realeco de Mikel Klav – brazila alternativa Esperanta muzikisto el la urbo Niterói en la subŝtato Rio-de-Ĵanejro. Mikel kantas kaj ludas klavaron. Lia stilo kaj influoj venas de populara, pop-roka kaj klasika elektronika muziko. Li ekkantis en Esperanto tuj post la lernado de la lingvo komence de la 1990aj jaroj, unue en la evento ECO-92, poste en multaj renkontiĝoj dum 1992-95. Tiam li komponis la kanzonojn Diferencoj kaj Senbrida mond’, tiam ili ne estis registritaj, sed almenaŭ skribitaj kaj garditaj.

En 2013 Mikel Klav revenis al Esperanto kaj partoprenis en kantokonkursoj de la revuo Kontakto. Tiutempe li registris demoversiojn de la kanzonoj Brila stelo kaj Diferencoj. Liaj koncertoj okazis en diversaj Esperantaj eventoj en Rio-de-Ĵanejro, interalie, en la 50a Brazila Kongreso de Esperanto (2015). En 2016 li estis invitita al San-Paŭlo por la 10a Kongreso de Esperanto de San-Paŭlo en Belinsulo (Ilha Bela), kie li prezentis sian kanzonon Mia idolo Ĉarli Ĉaplin (Karleto estas…). Ĉi tiu kanzono plaĉegis al la ĉeestantaro, antaŭ kiu sur granda ekrano aperis filmeto de Ĉaplin, kiu lasis la publikon ridema dum la kanzono. Lastatempe li partoprenis en la Konkurso Ĝanfranko 2022. Li ankaŭ komponis la kanzonojn Realeco, Aerobus’ kaj Ŝanĝo de l’ sezonoj.

Mikel KlavLa supre menciitaj muzikaĵoj estas aŭskulteblaj en lia unua albumeto Realeco, kiun Mikel Klav prilaboradis dum 2022 kaj kunproduktis kun Vinilkosmo por publikigo en januaro 2023. La tuta albumo estis aranĝita kaj konstruita per modernaj virtualaj muzikiloj (VST): gitaroj, basgitaroj, specialaj efektoj, sampliloj, drumoj kaj drummaŝinoj.

La bita albumo Realeco (ref.: VKBA038-086) enhavas sep kanzonojn kaj daŭras 33:11 minutojn. Ĝi estas disponebla laŭ la formatoj MP3 (320 Kb/s), OGG, FLAC kaj kiel elsendfluo. La prezo estas nur sep eŭroj.

Ĉiuj kantoj de la albumeto Realeco de Mikel Klav estis registritaj en lia hejmstudio en Niterói – Rio-de-Ĵanejro. La miksado kaj mastrigado estis farita de Triboulet en Studio de La Trappe en Donneville (Okcitanio/Francio) kune kun Vinilkosmo sub muzikdirektorado de Floréal Martorell.

Voĉoj, elektronikaj voĉoj, kantado kaj klavaroj: Mikel Klav.
Muzikaranĝoj: Mikel Klav.
Grafika arto kaj kovrilo: Mikel Klav.
Reviziado de la tekstoj: Rikardo Cash.
Specialaj dankoj kaj apogo: Vinilkosmo, Floréal Martorell, Triboulet, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Niterói Esperanto Klubo, La Klav-bando kaj familianoj.
Muzikproduktado: Mikel Klav kaj Vinilkosmo.

Aŭskultu fragmentojn de ĉiuj sep kantoj ĉe https://mallonge.net/muzik.
Spektu en Jutubo la muzikvideon Diferencoj: https://youtu.be/T_7YoIGvhI0.

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/muziko-31

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi