Albert Stalin Tancinco Garrido: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

GarridoLegu la respondojn de la prezidanto de TEJO, Albert Stalin Tancinco Garrido (Filipinoj/Hispanio), al la demandoj de la tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. Ĉi tiuj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314):

Pli ol du jarojn post la komenco de la kronvirusa pandemio, la movado komenciĝis denove moviĝi antaŭen en plena rapideco: denove okazis ĉeeste la IJK en Nederlando kaj UK en Kanado, same kiel multaj aliaj landaj kaj regionaj kongresoj. Flanke de TEJO, ni superis, unuafoje en pluraj jaroj, pli ol mil individuajn membrojn, dank’ al aparte tre sukcesaj Virtuala Kongreso kaj Retoso, kun pli ol 1400 aliĝintoj, reta hispanlingva enkonduka kurso kun plurdekoj da varbitoj, kaj viglaj varbaj kampanjoj de UEA kaj TEJO.

Aliflanke, la jaro 2022 iĝis la plej defia lastatempe por TEJO: la malsukceso ricevi la administran subvencion el la Eŭropa Unio starigis gravan financan defion por la organizo. La nederlanda IJK ankaŭ estis rimarkinde eŭropcentra kun nur manpleno da partoprenintoj el ekster la kontinento. Krome, daŭre ne klaras la stato de la vendo de la domo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo. Ĉio tio tamen ne malhelpu, ke ni daŭre liveru niajn servojn al nia membraro.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/garrido-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi