Mia Rakonto pri Ĉinio: Foto-konkurso

foto-konkursoLa 21-22an de decembro 2022 okazos interrete la 40a Komuna Seminario (KS). Ĉi-jare KS estas organizata de la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (junulara sekcio de Ĉina Esperanto-Ligo) kaj Zaozhuang-Universitato. Dum KS 2022 okazos foto-konkurso kun la temo “Mia Rakonto pri Ĉinio”. Ni bonvenigas ĉiujn kontribuojn!

Vi povas sendi:
– Fotojn pri via vojaĝo/studo/laboro en Ĉinio
– Fotojn pri via amikeco rilate al Ĉinio
– Fotojn pri elemento aŭ via inspiro rilate al Ĉinio

Vi povas kontribui maksimume 3 fotojn.
Sendu fotojn kun klarigo aŭ rakonto pri la foto en Esperanto, maksimume 300 vortoj.
Sendu la materialon al redaktoro_de_chel@163.com.
La limdato por sendi viajn fotojn estas la 10a de decembro 2022.
Ĉiuj rajtas kandidatiĝi, sendepende de aĝo, lando aŭ partopreneco de KS.

Ni preparas donacojn por premiitoj de la konkurso:
La unua premio (1 homo): €200 + libroj
La dua premio (2 homoj): €100 + libroj
La tria premio (5 homoj): €50 + libroj
Kelkaj memorpremioj: libroj

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2022-11/22/content_78531869.htm

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi