Ridu kun Stanislav Belov: Ĉu preĝi aŭ ne preĝi?

RiduLa diferenco inter kredanto kaj ateisto estas tre eta. La ateisto opinias ke malĝustaj estas ĉiuj 4000 religioj, dum la kredanto pensas ke nur 3999.

Pia judo saviĝis post ŝipa katastrofo sur neloĝata insulo. Post unu jaro venis alia ŝipo por savi lin kaj trovis, ke li konstruis sur la insulo tri sinagogojn. La kapitano miris: “Por kio, vi ja estas sola judo ĉi tie?!” La judo nur ridetis: “Tre simple: tiun sinagogon mi frekventas ĉiutage, al la dua mi venas nur sabate, kaj al la tria mi eĉ unu paŝon ne faros!”

Rabeno kaj pastro diskutas pri avantaĝoj de siaj religioj. La pastro diras: “Hieraŭ mi sonĝis la judan paradizon. Terura loko! Svarmas judoj, ĉiuj babilas, svingas la manojn, bruas”. La rabeno respondas: “Mi ĉi-nokte sonĝis la kristanan paradizon. Pura, belega, kvieta – kaj eĉ unu animo ne estas tie!”

Paciento venas al psikiatro:
– Doktoro, post mi dum 40 jaroj marŝas nigraj, brunokulaj barbuloj.
– Hm, bone, mi registros. Via nomo?
– Moseo.

Jesuo kun la apostoloj venas al manĝejo:
– Ni bezonas tablon por 26 personoj.
– Kial, vi ja estas nur 13?
– Ni ĉiuj sidos ĉe unu flanko!

Edzo rakontas al sia edzino post vica kverelo: “Mi ekpensis, sed eble Dio estas virino? Mi do ne nur trafos en la inferon, sed eĉ ne komprenos pro kiu peko!”

Kiam mi estis etulo, mi preĝis, ke Dio donacu al mi biciklon. Sed poste mi komprenis, ke funkcias alia skemo: mi ŝtelis biciklon kaj preĝis pri Dia pardono.

Junulino konfesas al paroĥa pastro:
– Patro, mi pekis multe dum lasta semajno – mi drinkis, manĝegis, amoris…
– Mi scias, kara, mi scias…
– Sed kiel vi eksciis?
– Mi abonas vian konton ĉe Instagramo.

Ĉu vi scias ke en la mondo ekzistas dek kapoj de Johano la Baptanto, sed nur tri el ili estas aŭtentaj?

Plukis kaj tradukis Stanislav Belov

Ĉi tiuj ŝercoj, kolektitaj de Stanislav Belov, aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/belov-12

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi