Legu la demonstran version de la septembra Ondo (2022, №3)

septembraEn la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj ĵus aperis la demonstra pdf-versio (demoversio) de la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto, kiun la abonantoj ricevis antaŭ kvin semajnoj. La 48-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la 134-paĝa 313a numero de La Ondo de Esperanto.

La septembra demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-313demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako. Nia novaĵretejo estas senpage legebla. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj. La Ondo de Esperanto estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ĝin redaktas Aleksander Korĵenkov. La Ondo jam estas abonebla por 2023 kontraŭ la sama tarifo, kiel en 2020, 2021 kaj 2022.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj / 15 usonaj dolaroj
2. Amiko – 30 eŭroj / 30 usonaj dolaroj
3. Patrono – 100 eŭroj / 100 usonaj dolaroj

Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Vidu la liston de la donacintoj por la 2023a jaro.
La sekva, vintra Ondo (№314) aperos fine de decembro 2022.

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/ondo-105

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi