Konferenco de la Akademio de Esperanto

akademioKrom siaj retejo, letero… kaj partopreno en kelkaj kongresoj, la Akademio de Esperanto komunikas kun la publiko per Konferenco de la Akademio, prelegserio okaze de la Zamenhof-festo. La unua okazis pasintjare, la dua okazos la 14an kaj 15an de decembro, de la 14a ĝis la 15a40 UTC: dek akademianoj prezentos (per Zoom) prelegojn pri temoj interesantaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon.

Jen la programo de tiu ĉi konferenco:

Mekredon, 14an de decembro, 14a–15a40 UTC (15a–16a40 laŭ mezeŭropa horo)
Marc van Oostendorp: La interkonsento inter UEA kaj la Akademio pri KER-ekzamenoj
Brian Moon: Kiuj fenomenoj en la nuna lingvo-uzo plej ĝenas min kiel kritikeman uzanton de la lingvo?
Bak Giwan: Esperanto, ĉu eŭropa lingvo? Ĉu ankaŭ gramatike?
François Lo Jacomo: “Por eviti, ke Esperanto disdialektiĝu…”
Alexander Shlafer: La Akademio kaj la sorto de la litero ĥ.

Ĵaŭdon, 15an de decembro, 14a–15a40 UTC (15a–16a40 laŭ mezeŭropa horo)
Renato Corsetti: Diglosio aŭ dutavola lingvo: ĉu beno aŭ malbeno por Esperanto?
Kirilo Brosch: Esploroj pri interlingvistiko, kunlabore kun Sabine Fiedler
Duncan Charters: Lingvouzo kaj interkultura komunikado: kiel ili rilatas?
Grant Goodall: Esperanto kaj lingvistiko: pli ol cent jaroj da (mal)amikeco
Carlo Minnaja: Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2022

Vi povos partopreni tiun ĉi kunsidon per la jena ligilo: https://us06web.zoom.us/j/87659400622
Pasvorto: 067485

François Lo Jacomo
Sekretario de la Akademio de Esperanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/akademio-17

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi