UK-107: 80 aliĝintoj ĝis la malrekordo

montrealoJe la 4a de julio al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 6-13an de aŭgusto 2022 en Montrealo (Kebekio, Kanado), aliĝis 626 personoj el 53 landoj, plej multe el Usono – 125 aliĝintoj.
Vidu ĉi-sube la liston de dek landoj kun plej multaj aliĝintaj kongresanoj:

Usono 104
Kanado 105
Francio 53
Germanio 40
Brazilo 29
Japanio 26
Koreio 25
Irano 19
Hispanio 15
Italio 14

Ekde la 20a de majo, kiam mi publikigis la aliĝstatistikon, la aliĝintaro kreskis je 74 personoj — de 552 ĝis 626. Restas ankoraŭ 80 ĝis la nombro 706. Ĉi tiom da aliĝintoj estis registritaj antaŭ ok jaroj en la 99a UK en Bonaero, kaj neniu postmilita UK havis malpli multajn.

Mi memorigas, ke ekde la 1947a jaro, kiam la kongresoj reokazas post la milita paŭzo, nur kvinfoje estis malpli ol mil aliĝintoj:

923 UK-57 en Portlando, Usono (1972)
802 UK-69 en Vankuvero, Kanado (1984)
866 UK-97 en Hanojo, Vjetnamio (2012)
706 UK-99 en Bonaero, Argentino (2014)
917 UK-104 en Lahtio, Finnlando (2019)

Restas ankoraŭ unu monato ĝis la Montreala kongreso kaj la tuta kongresa semajno – ĉu troviĝos 81 dezirantoj por lasi la Bonaeran malfekordon ne(mal)superita?

AlKo

Ĉi tiu poemo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/montrealo-24

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi