Dank’ al la senlaca laboro de Katalin Faragó, la 22a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso de la 13a ĝis la 17a de julio 2022 estis gastigata en Hódmezővásárhely –Szeged, jam la kvinan fojon en Hungario. La unua kongreso okazis en Krakovo en 1977, kaj de tiam ĝi estas aranĝata en ĉiu dua jaro.
La ĉeftemoj de la nuna kongreso:
– La novaj eblecoj de la diagnozado kaj kuracado de civilizaciaj malsanoj;
– La metodo de d-ro Masayuki Saionji – historio, rezultoj kaj estonteco.
Kadre de tiuj okazis prelegoj kaj prezentadoj en kvar lingvoj: angle, Esperante, hungare kaj pole.
Legu la tutan artikolon en la retejo de HEA https://esperantohea.hu