Konfesi tion, kion oni kredas

recenzoKoronkiewicz, Wojciech. Kun Dipatrino sur biciklo: Vojaĝo al mirindaj bildoj, ikonoj kaj sanktaj fontoj de Podlaĥio. – Tradukis el la pola Grażyna Barszczewska-Banel, Dorota Burchardt, Paweł Dzienis, Robert Kamiński, Elżbieta Karczewska, Elżbieta Krawiec, Halina Kuropatnicka-Salamon, Krzysztof Łobacz, Nina Pietuchowska, Wacław Rekowski, Halina Różanek, Bernarda Wiewiórska, Adam Wilkus, Andrzej Zejdler. – Bjalistoko: Bjalistoka Esperanto-Societo, 2021. – 229 p.

Wojciech Koronkiewicz, ĵurnalisto, verkisto, filmisto kaj maldekstrema aktivulo, dum la koronvirusa pandemio vojaĝis per biciklo ĉirkaŭ Podlaĥio serĉante miraklajn ikonojn. Li priskribis en sia libro, kion li vidis kaj spertis.

La titolo “Kun Dipatrino sur biciklo. Vojaĝo al mirindaj bildoj, ikonoj kaj sanktaj fontoj de Podlaĥio” eble sugestas al vi, ke la libro estas ordinara turisma gvidilo. Tute ne! Wojciech Koronkiewicz fiksis al si multe pli ambician celon. Li volis doni al la leganto viglan, imagivan bildon de la Podlaĥia regiono, kaj ĉefe de ĝia religieco.

Mankas en la libro detalaj priskriboj de arkitekturaj stiloj de preĝejoj, monaĥejoj kaj kapeloj, mankas priskribo de iliaj internaj elementoj kaj ornamaĵoj. La libro estas ne tiom pri kontemplado de ikonoj, kiom pri la kunplektiĝo de Okcidento kaj Oriento, Romkatolikismo kaj Ortodoksismo, Romo kaj Bizanco, Moskvo kaj Vilno. La loka religieco, kiu dum jarcentoj pro sia geografia situo fariĝis ege interesa kaj unika. Kiun efikon ĝi havis, kiel ĝi influis la pensadon de la loĝantoj de ĉi tiuj lokoj – tion observas Koronkiewicz dum sia vojaĝo.

Ĉi tiu vojraporto komenciĝas per la vojaĝo al la ikono en Supraśl, kiu eligis mirhon kaj situas en ortodoksa preĝejo. Scivolemo pelis lin tien, kio estas ĉi tiu mirho? Cetere, en sia vojaĝsako Koronkiewicz havis la libron Sanktaj lokoj kaj miraklaj ikonoj. Ortodoksaj sanktejoj en la Bjalistoka regiono de la ortodoksa pastro Grzegorz Sosna, publicisto kaj historiisto, kiu inspiris lin.

Pollando estas konata kiel tre romkatolika lando, ege fieranta pri “sia” Papo Johano Paŭlo la 2a. Sed tiel estis ne ĉiam.

Dum la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795) la ŝtato estis multnacia kaj plurkonfesia, ortodoksuloj konsistigis 40% da loĝantaro. Malgraŭ la historiaj perturboj la ortodoksismo – la orienta kristanismo – estis konstanta kaj grava elemento de la religia strukturo de la Pollanda ŝtato.

Podlaĥio pro sia geografia situo estas regiono, kie historie formiĝis kompakta ortodoksa komunumo kalkulanta nun 120 mil homojn (10% de la vojevodia loĝantaro), 76,6% de la tuta kvanto da ortodoksuloj en Pollando. Oni diras, ke en Podlaĥio estas malfacile trovi pure romkatolikan aŭ ortodoksan familion. Ĉiam estis avo aŭ avino, kiu enamiĝis al reprezentanto de alia religio.

En la vojaĝnotoj oni trovas priskribon de la vojoj, interparolojn kun homoj, historiajn faktojn, multajn legendojn ligitajn al apero de Dipatrino kaj kreado de ikonoj kaj pri iliaj mirakloj. Sed Koronkiewicz meditas ankaŭ pri la nacia identeco, rememorante epizodon el sia studenta tempo, kiam li demandis sian kolegon: Se vi loĝas en Pollando, kial vi deziras esti beloruso?

Enestas ne nur konversacioj de la aŭtoro kun la lokanoj de la vizitataj urb(et)oj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ fragmentoj de hazarde aŭditaj interparoloj, kiel la jena:

– Sed la pastro ne volis agnoski la dokumenton, ĉar bapto estis en la ortodoksa preĝejo, – diras unu el la viroj trinkantaj bieron. – Li diris, ke se en la ortodoksa preĝejo, la bapto estas malvalida. Ĉu vi scias kial ĉe ortodoksuloj ĉiam estas neĝa Kristnasko?
– Kaj Pasko ĉiam kun bela vetero! – respondas la alia, tiu pli juna.
– Sed ĉu vi scias kial, – demandas refoje tiu unua. – Ĉar ili restis ĉe la julia kalendaro kaj la nian oni ŝanĝis je gregoria. Dume la julia estas…

La aŭtoro pledas, ke oni estu multkultura kaj tolerema al aliaj homoj. Por ke oni povu sekure konfesi tion, kion oni kredas. Kelkaj konversacioj kun la ortodoksuloj multe surprizis lin, kaj li demandis sin, kial li ne aŭdis pri tiaj aferoj? La edzino de lia amiko estas ortodoksa kaj ŝiaj gepatroj, kiam ŝi veturis al somera tendaro, instruis al ŝi adiaŭi romkatolike por ne diferenciĝi de la aliaj infanoj. Lia amiko el Ryboły devis fuĝi al la arbaro post sportaj konkursoj, ĉar li povus esti batita pro ortodoksa kruco.

La plej interesa historio estas ligita al Białowieża, kie situas la ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao kun porcelana ikonostazo. En la preĝejo estas ikono Dipatrino la Protektantino 338 cm alta kaj 280 cm larĝa, eble la plej granda en Pollando. Laŭ la estiĝinta tradicio Koronkiewicz aĉetis sanktan bildeton kaj tuŝis per ĝi la grandan ikonon. Post la vojaĝoj li havas tutan muron kun bildoj de Dipatrino.

Halina Gorecka

Ĉi tiu recenzo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/recenzo-125

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi