Hans Becklin: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

BecklinNi daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. La dua (alfabetorde) respondinto estas Hans Becklin (Usono), estrarano de ESF, komitatano A de UEA por TEJO, komitatano Ĉ de TEJO, reprezentanto de TEJO ĉe UN.

1. Plej pozitivaj estis la interretaj renkontiĝoj, kiuj ne nur provis reprodukti niajn (ofte tedajn kaj neaktivigajn) kongresojn, sed kiuj alproprigis al si la spiriton de la Zamenhofa revo de homoj kun homoj, adaptante sin por taŭgi ne nur al angloj kun francoj aŭ al rusoj kun poloj, sed al multe pli heterogena, internacia grupo, kiu konas kulturajn, horzonajn, kaj ekonomiajn barojn multe pli altajn ol la bonhavaj pioniroj, kiuj renkontiĝis en Bulonjo. Tion ebligas la elstara retejo “Eventa Servo”, kies kreintojn mi laŭdas kiel aŭguristojn, heroldojn kaj iniciatintojn de nia nova reta epoko.

Kiel instruisto, mi rimarkas, ke ĉi tiuj renkontiĝoj fakte naskas ofte pli bone Esperantistojn, ne nur pro la multe pli granda ofteco de ili, sed ankaŭ pro pli da diverseco en la parolantaro alfrontita. Ne plu la idiolekto (aŭ idiotolekto) de iu grupo povas cikatrigi la Esperanton de entuziasma novulo, ĉar li povos de la komenco paroli kun plej diversaj Esperantistoj. Ĉu sonoru la belfridoj por la klasika klubo funebre? Eble estas tro frue, ĉar multaj kluboj – ekzemple tiuj de Antverpeno, Londono, Notinghamo, Ĉikago, Parizo, Romo, Rio, Seulo ktp – provizas la tutmondan esperantistaron per siaj kvalitaj eventoj. Sed pli da kluboj, kiuj paŭzigis sian aktivadon atendante ĉeestajn eblojn, nun trovas sin balasto.

2. Persone negativa estis la devo kontenti pri la lokaj biero, vetero, kaj vivo anstataŭ povi gustumi la bufedon de la mondo. Sed tio, negativa de mia vidpunkto, estas nur pozitiva por nia klimato kaj por tiuj esperantistoj, kiuj neniam povis esperi plenan partoprenon en la internacia movado pro foro, politiko, aŭ ekonomiko. Ĉiu medalo du flankojn posedas! Mi partoprenis la du retajn Universalajn Kongresojn, la tri kongresojn de TEJO (inkluzive de la bonega Retoso, kiu montris la eblan sukceson de plena dekroĉiĝo de la ĉeestaj normoj), instruis Esperanton al pli ol 100 progresantoj kadre de la unua kaj dua retaj okazigoj de NASK, kaj aldone ĉeestis amason da kunvenoj malpli grandaj.

Mia ermitejo plu tegiĝis per novaj eldonaĵoj, kiuj povis transporti min en novajn lokojn sen la devo promeni (ĉu ŝipe, ĉu piede). Laŭ mi, la plej sukcesaj estis la pandemie reaperinta dua eldono de Sensorteco (tradukis I. Ertl) kaj la tutnova Memoraĵoj de Julia Agripina (verkis A. Löwenstein). Impresis min la kvalito de la eldonoj de Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj lingve kaj fizike – denove, loka grupo hontigas la magran internacian movadon kaj pruvas sian daŭran valoron! Sed plejparte mi ĵetis min en la plenan verkaron de Zamenhof, lasante al la belaj nigraj volumoj de ludovikito ĉiĉeroni tra la stretaj stratoj de Varsovio.

Ĉi tiu teksto aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/becklin

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi