Halina Gorecka: La Esperantisto de la Jaro 2021

Halina GoreckaLa Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016), Trezoro Huang Yinbao (2017), Hori Jasuo (2018), Anna Löwenstein (2019) kaj Fernando Maia Jr. (2020).

En 2021 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis por la 24a fojo. Ĉi-jare 17 kandidatigantoj proponis rekordan nombron de 26 kandidatoj, al kiuj 17 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

Halina Gorecka – 6 voĉoj
Ahmad Mamduhi, Jérémie Sabiyumva – po 5 voĉoj
Floréal Martorell – 4 voĉoj
Ilia Sumilfia Dewi, Barbara Pietrzak – po 3 voĉoj
Tri kandidatoj ricevis po du voĉojn, sep kandidatoj ricevis po unu voĉon.

La Ruslanda esperantistino Halina Gorecka estas elektita pro la senlaca laboro por la eldonejo Sezonoj (121 libroj) kaj la revuo La Ondo de Esperanto (309 numeroj), kies eldonanto kaj administranto ŝi estas. Dum la jaroj 1998–2017 Halina Gorecka estis sekretario de la elektokomisiono pri La Esperantisto de la Jaro, kaj laŭ la regularo la komisionanoj tiutempe ne rajtis proponi ŝin kiel kandidaton por ĉi tiu titolo.

Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2021 Halina Gorecka!

Paweł Fischer-Kotowski
sekretario


Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2021

Proponantoj
Marija Belošević (Kroatio): prezidanto de IKUE
Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto, akademiano
Renato Corsetti (Britio): akademiano, eksprezidanto de UEA
Klára Ertl (Hispanio): eksestrarano de TEJO
Albert S. T. Garrido (Filipinoj/Hispanio)
Edmund Grimley Evans (Britio): akademiano, eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto, recenzisto, akademiano
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro, akademiano
James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Filatelista Esperanto-Ligo (ELF/AREK)
Sibayama Zyun’iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto
Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio): prezidanto de IKEF, direktoro de Ĉina Esperanto-libroservo, komitatano de ĈEL

Elektantoj
Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Osmo Buller (Finnlando): eksa Ĝenerala Direktoro de UEA
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de la eldonejo KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE
Mireille Grosjean (Svislando): eksprezidanto de ILEI, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo
Anne Jausions (Francio): eksprezidanto de OSIEK
Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net, akademiano
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko, akademiano
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): vicprezidanto de UEA, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto
Vasil Kadifeli (Turkio): tradukanto, eldonanto de Turka Stelo
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAOEM
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): redaktoro de Monato pri ekonomio
Syôzi Keiko (Japanio): membro de la Redakta Fako de JEI, iniciatinto de Libroteko Tokio
Przemysław Wierzbowski (Pollando): prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo

Sekretario
Paweł Fischer-Kotowski

Legu pli multe pri la projekto La Esperantisto de la Jaro http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/gorecka-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi