Nova konsisto de la organoj de REU

REULa 21-22an de aŭgusto 2021 en la sanatorio «Kaspij» en Dagestano pasis la 31a Konferenco de Rusia Esperantista Unio. La Konferenco de REU daŭrigis plejparte funkciadon de la nuna Estraro de la Unio, tamen kun kelkaj ŝanĝoj:

– Estas elektita nova estrarano — Abduraĥman Junusov, kiu okupiĝos pri amaskomunikiloj / eksteraj rilatoj;
– Jelena Nadikova iĝis komisiito pri kreo de ILEI-sekcio en Rusio;
– Viktoro Aroloviĉ, kiu en la pasinta oficperiodo estis komisiito pri dokumentado, lasas tiun postenon pro la aĝo kaj okupiteco pri profesiaj aferoj. La Konferenco dankas Viktoron pro bona multjara laboro en diversaj postenoj en REU.
– En la Kontrol-revizia komisiono ne plu restos Sergeo Ĵilejkin.

Do, jen la nova konsisto de la organoj de REU.

La Estraro:
– Aleksandr Lebedev (Kovrov/Ivanovo), la prezidanto de REU;
– Svetlana Smetanina (Moskvo), la 1a vicprezidanto;
– Nikolaj Gudskov (Moskvo), la 2a vicprezidanto;
– Irina Gonĉarova (Odincovo), estrarano;
– Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod), estrarano;
– Abduraĥman Junusov (Maĥaĉkala), estrarano.

La Kontrol-revizia komisiono:
– Gennadij Basov (Tomsk), la prezidanto de la komisiono;
– Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsk), membro de la komisiono.

Komisiitoj:
– Jelena Nadikova (Ĉeboksaro), komisiito pri kreo de ILEI-sekcio en Rusio.

Aleksandr Lebedev
prezidanto de REU

Fonto: https://mallonge.net/h1

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi