Izrael Lejzerowicz naskiĝis antaŭ 120 jaroj

LejzeroviczAntaŭ 120 jaroj, la 4an de junio 1901 en Lodzo naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda judo, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda. Lejzerowicz estis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro de jidlingva lernolibro de Esperanto, tradukinto el la lingvoj hebrea kaj jida, sed en la historio de Esperanto Lejzerowicz restas ĉefe kiel la aŭtoro de la movada satiro El la “Verda Biblio”, kiun Literatura Mondo eldonis en 1935 en la sama volumo kun liaj Babiladoj kun Horaĉo Serĉer.

Laŭ Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer El la “Verda Biblio” estas “… pastiĉo tra versikloj inter la Sanktaj Skriboj (hebreaj) kaj la same famaj (en nia rondo) sanktaj skriboj esperantaj”. Ni proponas al vi (re)legi la unuan ĉapitron de El la “Verda Biblio”.

Izrael Lejzerowicz: El la “Verda Biblio”

Ĉapitro I.

Baza Literatura Krestomatio1. En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapükon. 2. Kaj Volapük estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. 3. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto. 4. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona: kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapük. 5. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj Volapükon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno − unu tago.

6. Kaj la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo. 7. Kaj la Spirito kreis tiun firmaĵon. 8. Kaj Li nomis la firmaĵon regula akcento. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

9. Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 10. Kaj la Spirito diris: La Fundamento kreskigu verdaĵon, kiu naskas ĝojon, vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj fariĝis tiel. 11. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵon laŭ sia speco: verdan lingvon kaj verdan mov­adon, vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 12. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

13. Kaj la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi Esperanton de mallumo. 14. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. 15. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la mondon. 16. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ĝi lumu sur la teron. 17. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 18. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

19. Kaj la Spirito diris: la vortaro aperigu moviĝantaĵon, vivajn estaĵojn kiuj fleksebligos la Lingvon. 20. Kaj la Spirito kreis afiksojn, kiujn aperigis la Vortaro, la sufiksojn kaj prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 21. Kaj la Spirito benis ilin dir­ante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel multiĝas ĝis nun). 22. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

23. Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn. 24. Kaj la.Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn malfacilajn vortojn, laŭ ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj. 25. Kaj la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu respegulos nian internan potencon; kaj ĝi estu la akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian gramatikon. 26. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon; en formo de la finaĵo N Li kreis ĝin. 27. Kaj la Spirito diris: fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la verdan lingvon kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento. (Kaj depost tiam ĉiuj verduloj uzas la akuzativon en troa abundo.)

28. Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn regulojn de la Fundamento. Ĝi estu por vi sanktaĵo. Kaj fariĝis tiel. 29. Kaj la Spirito rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

30. Kaj estis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. 31. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. 32. Kaj la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis, legante la originalan literaturon, kiun Li faris kreante.

Ĉi tiu fragmento de la satiro de Izrael Lejzerowicz aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 133-134), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK https://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/06/lejzerowicz

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi