LF-koop havas la eldonrajtojn de tri libroj de Kalocsay

KalocsayLa Administra Komitato de LF-koop atentigas ke la eldona rajto pro tri verkoj de Kolomano Kalocsay apartenas al LF-koop mem. Unu el ili estas jam anoncita: temas pri Parnasa Gvidlibro, pro aĉeto en 1996/97, atestita per kontrakto. Same laŭ kontrakto kun la koncernatoj en Hungario Literatura Foiro kaj ĝia kooperativo akiris en ekskluziveco la eldonrajtojn de la traduko de Infero (dua eldono, 1979) kaj de La dekdu noktoj de Satano (1990). Parto de tiuj du eldonaĵoj estas la postparolo respektive prefaco de Gaston Waringhien.

Neniu represo aŭ reeldono de tiuj tri titoloj povas okazi sen la konsento de LF-koop. Nuntempe Infero kaj La dekdu noktoj de Satano estas ankoraŭ mendeblaj ĉe la eldonejo kaj la plej bonaj libroservoj: tute oportune en la jubilea jaro de Dante Alighieri.

Fonto: HeKo 765 8-B, 17 jun 2021

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi